Capdesaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Capdesaso
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 204  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 0° 11′ U (mapo)41.8425319-0.1825408Koordinatoj: 41° 51′ N, 0° 11′ U (mapo) [+]
Alto 313 m [+]
Areo 17,704397 km² ( 177 0.4 397 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Capdesaso (Provinco Ŭesko)
Capdesaso (Provinco Ŭesko)
DEC
Capdesaso
Capdesaso
Situo de Capdesaso
Capdesaso (Hispanio)
Capdesaso (Hispanio)
DEC
Capdesaso
Capdesaso
Situo de Capdesaso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Capdesaso [+]
vdr

Capdesaso [kapdeSAso] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Sariñena kaj oriente de Lalueza; kaj norde de la depresio de Ebro inter la basenoj de la riveroj Alcanadre kaj Flumen.

La loĝloko Capdesaso (313 msm) estas je 43 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata laŭ la ŝoseo A-131 kun Sariñena sude kaj kun Huerto norde kaj la ŝoseo A-1223 inter Alberuela de Tubo okcidente kaj Peralta de Alcofea oriente.

En la municipa teritorio estas lageto, "la Laguneta", propra de la komarka pejzaĝo, kaj malgranda anzinarbaro, nome "Carrascal de la Sarda". Ambaŭ elementoj videblas en la maldekstra duono de la municipa blazono. Kaj el la preĝejo kaj el la ermitejo rigardindas ampleksa panoramo el la Sierra de Alcubierre ĝis Marcén, plus la Sierra de Guara nordoriente, kaj dum helaj tagoj eĉ masivoj de Cotiella kaj Monte Perdido.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn, kiel tiu de la rivero Guatizalema. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La areo estis konkerita de kristanoj en la 11-a jarcento.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Ekde la 1950-aj jaroj la disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Capdesaso: oni malaltiĝis ĝis nunaj 204 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto (16-a jc.), apudigita al iama defendoturo de gotika stilo, kaj la ermitejo de Sankta Helena (16-a jc.), de gotika stilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]