Cape Fear (1991)
Cape Fear | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Cape Fear |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1991, 13 nov. 1991, 27 feb. 1992, 15 nov. 1991 |
Ĝenro | krimfilmo, suspensa filmo, drama filmo, horora filmo, filmo bazita sur romano, psychological horror film, psychological thriller film, crime drama film, krimsuspensfilmo |
Kameraado | Freddie Francis |
Reĝisoro(j) | Martin Scorsese |
Produktisto(j) | Barbara De Fina |
Scenaro | Wesley Strick • James R. Webb |
Filmita en | Kalifornio • Florido • Georgio |
Loko de rakonto | Norda Karolino |
Muziko de | Elmer Bernstein |
Rolantoj | Robert De Niro • Nick Nolte • Jessica Lange • Juliette Lewis • Joe Don Baker • Robert Mitchum • Gregory Peck • Martin Balsam • Illeana Douglas • Fred Thompson • Jackie Davis |
Produktinta firmao | Amblin Entertainment TriBeCa Productions |
IMDb | |
Cape Fear (Timkabo) estas usona psikologia trilera filmo de 1991 reĝisorita de Martin Scorsese. Ĝi estas refilmaĵo de samnoma filmo de 1962, kiu siavice estis bazita sur romano de 1957 nome The Executioners de John D. MacDonald. En la filmo stelulas Robert De Niro, Nick Nolte, Jessica Lange, Joe Don Baker, kaj Juliette Lewis. Robert Mitchum havas malgrandan rolon en la filmo, kaj aperas ankaŭ Gregory Peck (en sia fina filmapero) kaj Martin Balsam, el kiuj la triopo jam estis aperintaj en la origina filmo.[1]
La filmo sekvas la historion de perfortema eks-malliberulo pro iama seksatenco, kiu uzante akiritajn jurajn konojn, celas revenĝon kontraŭ iama laŭvice advokato, kiun li kulpigas je de 14-jara mallibereco pro intence mallertaj defendotaktikoj uzataj dum sia juĝo.
Cape Fear estis la sepa kunlaboraĵo inter Scorsese kaj De Niro. La filmo estis ekonomia sukceso kaj iĝis la unua filmo de Scorsese kiu enspezis ĉirkaŭ 100 milionojn da usonaj dolaroj. Ĝi ricevis ĝenerale pozitivajn rezencojn el kritikistoj. Ĝi estis nomumitaj por kelkaj premioj, inter kiuj por Oskar kaj Ora Globo por Plej Bona Aktoro (De Niro) kaj Plej Bona Duaranga Aktorino (Juliette Lewis).
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Sam Bowden (Nick Nolte) estas advokato en New Essex, Norda Karolino. Max Cady (Robert De Niro) estas iama kliento de antaŭ 14 jaroj per la laŭvica deviga servo. Cady estis juĝita pro perforto brutala de junulino, kaj Bowden, terurigita de la krimo de Cady, kaŝis pruvojn kiuj povus esti utilaj por la malpliigo de la kondamno kaj eĉ por entuta senkulpigo. Cady estis malklera en tiu epoko, kaj ne multe konstatis tion. Dum la mallibereco li kleriĝis, studis juron kaj iĝis sia propra advokato, plendante fote revizion sed malsukcese. Li komprenis, ke Bowden kaŝis pruvojn. Nun, liberigita, Cady lokas Bowden.
Cady intervenas en epizodoj kiuj tuŝas la familion de Bowden (edzino (Jessica Lange) kaj adoleska filino Danielle (Juliette Lewis)). La hundo de la familio mortas venenigita, kaj oni vidas Cady vaganta ĉirkaŭe. Bowden plendts por aresto de Cady, sed policestro Elgart (Robert Mitchum) respondas, ke ne estas pruvoj kontraŭ Cady. Cady kidnapas koleginon de Bowden, Lori Davis (Illeana Douglas), brutalas kaj perfortas ŝin. Lori ne akuzas Cady, pro honto kaj traŭmato. Bowden dungas privatan detektivon Claude Kersek (Joe Don Baker) por spioni Cady.
Cady alpromsiĝas al Danielle en ŝia lernejo kiel nova instruisto de aktorado kaj eĉ kisas ŝin. Bowden avertas Cady por malproksimiĝo el sia familio; male li suferos konsekvencojn, dum Cady sekrete registras la paroladon. Kersek konvinkas Bowden dungi triopon por batadi Cady, kaj dum Bowden ŝtelobservas, Cady defendas sin el atakantoj kaj perfortas ilin. Cady uzas la registraĵon de la minaco de Bowden kaj troigon de siaj vundoj por peti malproksimigan ordonon kontraŭ Bowden. La nova advokato de Cady, Lee Heller (Gregory Peck), akuzas Bowden por ke li ricevu malpermeson funkcii kiel advokato.
Kersek kredas, ke Cady provos krevi en la domon de Bowden, dum li iras atesti ĉe eksterurba demandosesio, tiel ke ili falsas la foriron de Bowden kaj kaŝiĝas en la domo, esperante ke Cady provos eniri kaj pafi lin en mem-defendo. Cady sukcesas enfiltriĝi en la domon, mortigas Kersek kaj la domservistinon kaj eskapas. Bowden, Leigh kaj Danielle malkovras la korpojn, kaj terurigitaj fuĝas al ilia domboato, ankrita en la norda parto de la ŝtato, en Cape Fear (Kabo de la Timo). Cady sekvas ilin, ligitajn al la ĉasio de lia aŭto. Tiun nokton, li suriras la boaton kaj atakas la familion, batante kaj ligante Bowden, kaj prepariĝas seksperforti Leigh kaj Danielle, devigante Bowden observi ĝin. Danielle superverŝas Cady per brulema likvaĵo, kiam li ŝaltas cigaredon, englutante lin en flamoj kaj igante lin salti de la ŝipo. Tamen, Cady kaptas ŝnuron kaj grimpas reen surŝipen.
La boaton skuas forta ŝtormo, dum Cady, severe brulvundita sur sia vizaĝo, alfrontas Bowden. La movado de la boato igas Cady perdi sian ekvilibron, permesante al Bowden havi la superecon, dum Leigh kaj Danielle atingas la marbordon. Bowden uzas la mankatenojn de Cady por ligi lin al la boato, kiu trafas rokon kaj estas detruita, kaj la batalo daŭras sur la marbordo. Forta ondo forportas la restaĵojn de la boato kaj ankaŭ Cady, kiu fina dronas. Bowden viŝas la sangon de Cady de siaj manoj kaj reunuiĝas kun Leigh kaj Danielle.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Robert De Niro kiel Max Cady
- Nick Nolte kiel Sam Bowden
- Jessica Lange kiel Leigh Bowden
- Juliette Lewis kiel Danielle Bowden
- Joe Don Baker kiel Claude Kersek
- Robert Mitchum kiel policestro Elgart
- Gregory Peck kiel Lee Heller
- Martin Balsam kiel Juĝisto
- Illeana Douglas kiel Lori Davis
- Fred Dalton Thompson kiel Tom Broadbent
- Zully Montero kiel Graciela
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Thompson, Kirsten (2005). "Chapter 6: Cape Fear and Trembling: Familial Dread". En Stam, Robert; Raengo, Alessandra (eld.). Literature and Film: A Guide to the Theory and Practice of Film Adaptation. Blackwell Publishing. pp. 126–147. ISBN 0631230556.