Capiatá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Capiatá [kapiata] estas urbego en Paragvajo. Ĝi apartenas al urbaro de Asunciono.

Blazono de Capiatá

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Capiatá situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la lando. Ĝi estas la sola urbo, kiun limas sep aliaj urboj. San Lorenzo (Paragvajo) troviĝas 12, Luque (Paragvajo) 18, Asunciono 27, Pilar (Paragvajo) 194, Concepción (Paragvajo) 216 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Capiatá estis fondita en 1640. En 1761 estis konstruita kirko, kiu nun estas konsiderata unu el la gravaj kulturaj heredaĵoj de Paragvajo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Muzeo en Capiatá

Grava aŭtovojo kuras al Asunciono, kiu estas tre grava por la landa transporto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Capiatá tropika klimato regas. Jare pluvas (neniam neĝas) po 1494 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvokvanto kulminas en novembro kaj malkulminas en julio. La averaĝa temperaturo varias inter 19-27 °C, la varmo kulminas en januaro kaj decembro, malkulminas en junio kaj julio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]