Capitão Falcão

El Vikipedio, la libera enciklopedio

 

Kapitano Falko
filmo
Originala titolo Capitão Falcão
Produktadlando Portugalujo
Originala lingvo Portugala
Kina aperdato 2015
Daŭro 106 minutoj
Ĝenro komedio
Reĝisoro(j) João Leitão
Filmita en Portugalujo
Loko de rakonto Portugalio
Rolantoj Miguel Guilherme • Nuno Lopes • Gonçalo Waddington
IMDb
vdr

Capitão Falcão, aŭ Kapitano Falko, estas filmo kaj miniseria komedio de 2015 reĝisorita de João Leitão. Ĉefroluloj estas Gonçalo Waddington, David Chan Cordeiro kaj José Pinto.[1]

La verko unue montriĝis en kinejoj la 23an de aprilo 2015 [2] kaj en miniseria versio sur RTP1 la 31an de majo 2016.[3]

Sinopsis[redakti | redakti fonton]

Kapitano Falko rakontas la historion de patriota portugala superheroo servanta al la Nova Ŝtato en la batalo kontraŭ la "ruĝa minaco". Ĝi estas komedio pri prikomunisma paranojo en la tagoj de la militista reĝimo en Portugalio. La agado de la filmo okazas en la 60-aj jaroj.[4]

Montro en Esperantujo[redakti | redakti fonton]

La filmo estis montrita kun subtekstoj unue en la SAT-kongreso de 2019 en Barcelono.[5][6]

Rolantaro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

José Pinto ludas saturitan version de António de Oliveira Salazar (bildita).
  • Gonçalo Waddington, kiel kapitano Falko .
  • David Chan Lamb, kiel Knabo Perdriko.
  • José Pinto, kiel António de Oliveira Salazar.
  • Mikaelo Guilherme, kiel Generalo Mevo .
  • Tiago Rodrigues, kiel Agento Rozkoloro .
  • Rui Mendes, kiel instruisto Peninha .
  • Matamba Joaquim, kiel kapitano Nigro .

Pliaj rolantoj[redakti | redakti fonton]

  • Petro Borges, kiel Ruĝa Kapitano.
  • Ricardo Carriço, kiel Grava Alvega
  • Petro Cruzeiro, kiel sendefenda portugalo.
  • António Durães, kiel D. Afonso Henriques .
  • Mikaelo Frazão, kiel Flava Kapitano.
  • Nuno Lopes, kiel Komuninĵo.
  • Carla Maciel, kiel Edzino de Falko.
  • Bruno Nogueira, kiel Flamingo.
  • Peppe Boy, kiel Ĵurnalisto.
  • Bruno Salgueiro, kiel kapitano Rozkolora.
  • Miguel Serra da Silva, kiel Kapitano Blua.
  • Ludoviko Vicente, kiel Lenin, la komunisma transformisto.
  • Luís Afonso, kiel Dika Kaptito.
  • Manuel João Vieira, kiel Dika Kaptito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]