Capriccio (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Richard Strauss, pentrita en la jaro 1918 de Max Liebermann

Capriccio, ein „Konversationsstück für Musik“ (eo: Kapriĉo, konversacia peco en unu akto), estas la lasta opero, kiun komponis Richard Strauss.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La libreto ekestis inter 1934 kaj 1941 kiel kunlaboraĵo de pluraj aŭtoroj: La origina ideo devenas de Stefan Zweig; laŭ lia deziro Joseph Gregor pretigis plurajn konceptojn. La pluan realigon transprenis Clemens Krauss kaj Richard Strauss je kunlaboro de Hans Swarowsky. La unua prezentado okazis la 28-an de oktobro 1942 en la Nacia Teatrejo je Munkeno; direktis Clemens Krauss, reĝisoris Rudolf Hartmann (1900–1988), la scenaranĝaĵon kreis Rochus Gliese. Solistoj estis: Viorica Ursuleac (grafino), Walter Höfermeyer (grafo), Horst Taubmann (Flamand), Hans Hotter (Olivier), Georg Hann (La Roche), Hildegard Ranczak (Clairon), Karl Seydel (Monsieur Taupe), Irma Beilke kaj Franz Klarwein (italaj kantistoj), Georg Wieter (domadministranto).

Agado[redakti | redakti fonton]

La opero ludas en la ĝardenhalo de rokokokastelo proksime de Parizo proksimume 1775 – dum la periodo, en kiu Christoph Willibald Gluck laboris ĉe la pariza opero.

Poeto Olivier kaj komponisto Flamand amindumas pri la favoro de la juna grafino Madeleine. Dum ties proksima naskiĝdata festo ili volas prezenti novajn verkojn, inter ili mallonga omaĝa opero, kiun ekzercu reĝisoro La Roche. Vigle kaj ĵaluze oni diskutas la demandon, ĉu la teksto aŭ la muziko estas pli grava por la sukceso de opero. La grafino juĝu, sed same ne ŝi povas decidiĝi inter la du adorantoj, kiel ŝi – en verko kreita de la du – ne povas dividi inter vorto kaj muziko: „Ĉu mi disŝiru tiun ĉi teksaĵon? Ĉu mi mem jam ne estas enligita en ĝi? […] Se vi elektas la unuan – vi perdas la alian! […] Ĉu vi volas forbruli inter du fajroj?“ – La demando restas senresponde.

Orkestra instrumentado[redakti | redakti fonton]

3 flutoj (3-a ankaŭ fluteto), 2 hobojo, 1 angla korno, 3 klarnetoj, 1 tenorklarneto, 1 basklarneto, 3 fagotoj (3-a ankaŭ kontrafagoto) – 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonojtimbaloj, frapinstrumentoj (cimbaloj, tamburego) – 2 harpoj – 1 klavicenoarĉinstrumentoj: 16 unuaj violonoj, 16 duaj violonoj, 10 vjoloj, 10 violonĉeloj, 6 kontrabasoj

Sur la scenejo: 1 solo-violono, 1 solo-violonĉelo, 1 klaviceno; malantaŭ la scenejo: arĉosesopo

Noto[redakti | redakti fonton]

La demando pri la antaŭrango de vorto aŭ muziko memorigas pri la divertimento teatrale Prima la musica e poi le parole („Unue la muziko kaj poste la vortoj“) de Giambattista Casti (1724–1803), kiun muzikigis Antonio Salieri. De Stefan Zweig devenas la propono, okupiĝi pri la temaro de la libreto de Casti; sur la paso de la agado de Capriccio la malnova peco tamen ne havis influon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Wilhelm: Fürs Wort brauche ich Hilfe. Die Geburt der Oper „Capriccio“ von Richard Strauss und Clemens Krauss. Dargestellt anhand der vollständigen Textentwürfe und Kompositionsskizzen. Nymphenburger, Munkeno 1988, ISBN 3-485-00568-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]