Capucine
Capucine | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Germaine Hélène Irène Lefèbvre | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1928 en Saint-Raphaël | |
Morto | 17-an de marto 1990 (62-jaraĝa) en Laŭzano | |
Mortis pro | Sinmortigo ![]() | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Familio | ||
Amkunulo | Charles K. Feldman (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Capucine vd | |
Okupo | aktoro modelo filmaktoro ![]() | |
Aktiva dum | 1949– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Capucine (franclingva prononco: [kapysin], denaske Germaine Hélène Irène Lefebvre, franclingva prononco: [ʒɛʀmɛnelɛniʀɛnləfɛvʀ], 6a de Januaro 1928 – 17a de Marto 1990) estis manekeno de franca modo kaj aktorino konata pro siaj komediaj roloj en The Pink Panther (1963) kaj What's New Pussycat? (1965). Ŝi aperis en 36 filmoj kaj 17 televidaj produktoraĵoj inter 1948 kaj 1990.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1945, estante 17-jaraĝa, Lefebvre estis malkovrita de komerca fotisto. Adoptante la franclingvan nomon de floro, "Capucine" (nasturtium, Tropaeolum), ŝi iĝis modmanekeno, laborante por modentreprenoj Givenchy kaj Christian Dior. Capucine renkontiĝis kun Audrey Hepburn estante manekeno por Givenchy en Parizo. Ili restis proksime amikaj por la cetero de la vivo de Capucine.
Capucine faris sian filmodebuton en la filmo de Jean Cocteau nome L'Aigle à deux têtes (1948), en malgranda, nelistita rolo. Ŝi aperis ankaŭ en la filmoj de Jacques Becker nome Rendez-vous de juillet (1949) kaj de Robert Dhéry nome Crazy Show (1949).
Ŝi aperis en sia unua anglalingva rolo en la filmo Song Without End (1960), biografio de Franz Liszt, en kiu Capucine ludis la rolon de Carolyne zu Sayn-Wittgenstein. Post aliaj holivudaj sukcesoj, Capucine revenis al Eŭropo kiel kunstelulino en Le triomphe de Michel Strogoff (1961) kun Curd Jürgens, sekvaĵo de Michel Strogoff (1956). Reveninte en Holivudo, ŝi havis duan sukceson en Walk on the Wild Side (1962).
Blake Edwards elektis Capucine por The Pink Panther, por ludi la rolon de la edzino de la inspektisto Clouseau, kiu estas havante amaferon kun juvelŝtelisto, ludita de David Niven. Ĝi estis granda sukceso, kiu kondukis al nombraj sekvaĵoj.
Ŝi mortis pro memmortigo saltinte el sia loĝejo en oka etaĝo en Laŭzano, Svisio, la 17an de Marto 1990, estante 62-jaraĝa, plej verŝajne pro deprimo.
Aliaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- What's New, Pussycat?, 1965
- Le fate, 1966