Karabobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carabobo)
Karabobo
Subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Venezuelo [+]

LandoVenezuelo

Supermara alteco653 m [+]
ĈefurboValencio
- koordinatoj10° N, 68° U (mapo)10.183333333333-67.966666666667Koordinatoj: 10° N, 68° U (mapo)
Areo4 650 km² (465 000 ha) [+]

Loĝantaro2 843 161 [+] (2016)
Denseco611,43 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166-2VE-G

Karabobo (Tero)
Karabobo (Tero)

Karabobo (Karabobo)
Karabobo (Karabobo)
DEC
Karabobo
Karabobo

Map
Karabobo

Vikimedia Komunejo:  Carabobo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Karabobo (hispane Carabobo kun sama prononco) estas unu el la 23 federaciaj subŝtatoj de Venezuelo situanta en la nordcentra marbordo de Venezuelo, en la Centra Regiono de la lando. Ties ĉefurbo estas la urbo Valencio, kiu devas esti nekonfuzata kun la samnoma urbo, provinco kaj regiono de Hispanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas etendon de 4 650 km² kio estas la 0,5 % de la ŝtata teritorio. Ĝi havas loĝantaron ĉe 2013 de 2 685 765 loĝantoj laŭ la INE,[1] kio igas ĝin la 3-a plej loĝata el la subŝtatoj de Venezuelo kaj tiu kiu registras la plej rapidan ekonomian, urban kaj nemoveblaĵan kreskon de la lando.

Limas norde kun la Kariba Maro kaj kun malgranda parto de la subŝtato Falcón, sude kun la subŝtatoj Kojedeso kaj Gŭariko, oriente kun la subŝtato Aragua kaj okcidente kun la subŝtato Ĝarakujo.

Posedas 14 municipojn kaj 38 civilajn paroĥejojn. Ties ĉefaj urboj estas la jenaj: Valencio,[2] Puerto Cabello (kun Borburata), Guacara, Naguanagua, San Diego, Mariara, Bejuma, Morón kaj San Joaquín.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La subŝtato Karabobo estas situanta en la nordo de Centra Regiono de Venezuelo kaj limas jene:

Historio[redakti | redakti fonton]

La dua batalo de Karabobo okazis dum la Milito por la Sendependigo de Venezuelo ĉe la Kamparo de Karabobo la 24a de junio de 1821, fare de la patriota armeo de Simón Bolívar kontraŭ la reĝa armeo de la Hispana Imperio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • www.asambleanacional.gov.ve/index.php?option=com_ficha&sw=diputado&txtEstado=7&txtTipoFiltro=estado&Itemid=88&lang=es

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Humbolt, Alexander von (1999): Reise in die Äquinoktial-Gegenden des Neuen Kontinents. Insel Verlag. 2 Bde. ISBN 978-3-458-16947-5. (germana)
  • Manzo Nuñez Torcuato (1981) Historia del Estado Carabobo. Ediciones de la Presidencia de la República. Caracas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]