Fuentes de Carbajal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carbajal de Fuentes)
Fuentes de Carbajal
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24206
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 77  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 5° 27′ U (mapo)42.177222222222-5.4463888888889Koordinatoj: 42° 11′ N, 5° 27′ U (mapo) [+]
Alto 803 m [+]
Areo 32,13 km² (3 213 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentes de Carbajal (Provinco Leono)
Fuentes de Carbajal (Provinco Leono)
DEC
Fuentes de Carbajal
Fuentes de Carbajal
Situo de Fuentes de Carbajal
Fuentes de Carbajal (Hispanio)
Fuentes de Carbajal (Hispanio)
DEC
Fuentes de Carbajal
Fuentes de Carbajal
Situo de Fuentes de Carbajal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes de Carbajal [+]
vdr

Fuentes de Carbajal [FŬENtes dekarbaĤAL] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco. Fuentes de Carbajal estas komprenebla etimologie kiel Fontoj de Kverkaro. Delonge estis fonto de trinkakvo en la vilaĝo kaj tio aperas simbole en la supra duono de la blazono inter du arboj alude al kverkoj.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Fuentes de Carbajal kaj Carbajal de Fuentes, okupas totalan areon de 32,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 53 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion alfluanto de la rivero Esla. Ĝi limas kun Villaornate y Castro, Villabraz, Castilfalé, Valdemora, Campazas, Valderas kaj Gordoncillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj kaj beto) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]