Villalcampo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carbajosa (Zamora))
Villalcampo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49166
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 393  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 6° 3′ U (mapo)41.521816666667-6.048575Koordinatoj: 41° 31′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 778 m [+]
Areo 64,77 km² (6 477 ha) [+]
Villalcampo (Provinco Zamoro)
Villalcampo (Provinco Zamoro)
DEC
Villalcampo
Villalcampo
Situo de Villalcampo
Villalcampo (Hispanio)
Villalcampo (Hispanio)
DEC
Villalcampo
Villalcampo
Situo de Villalcampo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalcampo [+]
vdr

Villalcampo [biljalKAMpo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Aliste, en la okcidento de la provinco, angule kun plej nordorienta Portugalio inter la akvorezervejoj de Villalcampo kaj Ricobayo [rikoBAĝo]. Villalcampo estas etimologie tradukebla al Vilaĝo de ll kampo. La municipa teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero.

Villalcampo en la provinco Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Carbajosa, Salto de Villalcampo kaj Villalcampo, okupas totalan areon de 64,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 405 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 29 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Carbajosa, Cerezal de Aliste, Ricobayo, Villardiegua de la Ribera, Muelas del Pan, Salto de Villalcampo, Abelón kaj Villaseco del Pan.

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento kaj en 1212 ricevis propran leĝaron. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluetas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, piedirado laŭ Jakoba Vojo, naturaj lokoj de la Natura Parko Arribes del Duero ktp.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]