Cardeñosa de Volpejera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cardeñosa de Volpejera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34309
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 4° 42′ U (mapo)42.231944444444-4.7016666666667Koordinatoj: 42° 14′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 821 m [+]
Areo 13 km² (1 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cardeñosa de Volpejera (Provinco Palencio)
Cardeñosa de Volpejera (Provinco Palencio)
DEC
Cardeñosa de Volpejera
Cardeñosa de Volpejera
Situo de Cardeñosa de Volpejera
Cardeñosa de Volpejera (Hispanio)
Cardeñosa de Volpejera (Hispanio)
DEC
Cardeñosa de Volpejera
Cardeñosa de Volpejera
Situo de Cardeñosa de Volpejera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cardeñosa de Volpejera [+]
vdr

Cardeñosa de Volpejera [kardeNJOsa debolpeĤEra] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Cardeñosa de Volpejera estas komprenebla etimologie kiel Kardejo de Vulpejo. Tiukadre aperas en la supra duono de la blazono nigra vulpo ĉe verda kardo. Notinde en la vorto Volpejera aperas la latina radiko kiu venis al la esperantlingva vorto "vulpo", dum en la hispana tiu apenaŭ jam estas uzata anstataŭata de la vorto "zorro".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loko de Cardeñosa de Volpejera en la provinco Palencio.
Preĝejo de Sankta Johano, Cardeñosa de Volpejera.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,70 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 34 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas inter Villamuera de la Cueza norde, Paredes de Nava sude, Valle del Retortillo sudokcidente, kaj Villanueva del Rebollar oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]