Cariñena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cariñena
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 397  (2023) [+]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 1° 13′ U (mapo)41.3373638-1.2249058Koordinatoj: 41° 20′ N, 1° 13′ U (mapo) [+]
Alto 591 m [+]
Areo 82,509136 km² ( 825 0.9 136 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cariñena (Provinco Zaragozo)
Cariñena (Provinco Zaragozo)
DEC
Cariñena
Cariñena
Situo de Cariñena
Cariñena (Hispanio)
Cariñena (Hispanio)
DEC
Cariñena
Cariñena
Situo de Cariñena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cariñena [+]
vdr

Cariñena [kariNJEna] (tiel esperantigebla al Karinjeno) estas municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas la centro de la vitvina regiono de la protektita devennomo Cariñena.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cariñena estas municipa teritorio en la centro de la komarko Campo de Cariñena lime en tiu komarko laŭhorloĝe kun tiuj de Alfamén, Longares, Tosos, Paniza, Encinacorba, Aguarón kaj Cosuenda.

La loĝloko Cariñena mem estas je 47 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 494 msm okcidente la valo de la rivero Huerva en la areo inter la unuaj deklivaroj de la Iberia Sistemo kaj la depresio de Ebro. La altitudo gamas inter 750 m en la sudokcidenta pinto, proksime de la montaro Sierra de Algairén, kaj 480 m norde, borde de la rojo Cariñena. Ĝi estas tute inter Longares norde kaj Paniza sude laŭ la aŭtoŝoseo A-23 (Autovía Mudéjar). Krome oriente estas Villanueva de Huerva sur la valo de la rivero Huerva, sudokcidente Encinacorba kaj Aguarón okcidente.

Nordokcidente: Cosuenda kaj Alfamén Norde: Alfamén Nordoriente: Longares
Okcidente: Aguarón Oriente: Longares kaj Tosos
Sudokcidente: Encinacorba Sude: Paniza Sudoriente: Tosos kaj Paniza

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romiaj vilaoj. Tiukadre oni rilatis la loknomon al Cariniana kiel nomo de vilao de iu terposedanto Carinius. La fondo de Caesaraugusta inter la jaroj 24 kaj 12 a.n.e. igis la lokon kreskiĝanta setlejo rura kiu liveris vinon ĉefe al la nova ĉefurbo. Post la falo de la regno de visigotoj en 711, la urbo estis okupita de islamanoj en 714, ene de la Supra Distrikto de Al-Andalus kun ĉefurbo en Saraqusta (Zaragozo). Ĝi formis parton de la posta Tajfo de Zaragozo ĝis ĝia falo post la konkero de Zaragozo fare de Alfonso la 1-a en 1118.

Turo Torreón de las Monjas, nura restaĵo de la iama murego.
Fortikeca turo de la preĝejoAsunción.

Cariñena estis sieĝita kaj konkerita en 1119 por la Regno Aragono. La urbo estis donita al Pedro Ramón pere de rajtigila ĉarto en 1124 kiel premio pro la helpo en la konkero de la loko cele al la reloĝado de la zono. En 1248, per privilegio de Jakobo la 1-a, la loko sendependiĝis disde Daroca, kaj ekformis parton de Sesma de Langa en la Komunumo de Domaroj de Daroca, kiu dependis rekte de la reĝo, kio pluis administracie ĝis la morto de Fernando la 7-a en 1833, kaj estis nuligita en 1838.

Dum la Milito de la du Petroj, Cariñena, kun la Komunumo de Daroca, restis fidela al la reĝo, kaj iĝis kunsidejo kaj negocejo inter la Suprema Justiculo kaj la monarko. Tiuepoke la loko havis muregon, el kio restas turo. Kastiliaj trupoj konkeris la urbon la 16an de Aprilo 1363, detruis ĝin kaj reprezaliis; laŭlegende per fortranĉo de nazoj kaj oreloj, pro kio kapo en la municipa blazono havas markitaj nazon kaj orelojn. En la 16-a jarcento la loko prosperis kiel centro de komunikvojoj, kio rezultis en vizito de gravuloj kaj eĉ de reĝoj. Sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio fare de Filipo la 3-a, kio rezultis en krizo por la loko kiel malpliigo de la laborforto kaj ĝenerale de la ekonomio.

En 1701, komence de la Milito de Hispana Sukcedo, Cariñena favoris al la ĉefduko Karolo de Aŭstrio; ĉiuokaze la nova reĝo, burbono Filipo la 5-a, survoje al Zaragozo por ĵuri la foruojn de Aragono haltis en la loko; kaj same Karolo la 3-a en 1759. Karolo la 4-a vizitis Cariñena en 1802, tuj antaŭ la komenco de la Milito de Hispana Sendependigo. Lia filo, Fernando la 7-a, revene el Bajono post la falo de Napoleono, haltis en Cariñena en 1814. Dum la milito, en 1808 pro ordonoj de la generalo Palafox, oni kreis en la loko roton de pafistoj por plifortigi la soldataron de Zaragozo kaj sekurigi la alvenon de liverado el la sudokcidento.

En 1838, dum la Unua Karlisma Milito, estis en Cariñena kazerno de kavalerio por kontraŭi la karlisman insurekcion kiu havis centron en Morella. La urbo estis kaptita dum horoj en junio 1875 fare de la karlismaj trupoj de Cantavieja, dum la Tria Karlisma Milito. Dum la Hispana Enlanda Milito en Cariñena estis hospitalo de la frankisma flanko kaj dum la batalo de Belchite (1937 ĝis 1938), Cariñena iĝis grava logistika centro por la atako de la frankistoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento sed en Cariñena oni retenis ĉirkaŭ pli ol 3 000 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente venis migrado de apudaj loĝlokoj altiritaj de la vinprodukta industrio kaj bona komunikado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj sed ĉefe vitejoj) kaj iom da brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la trinava preĝejo Asunción kun fortikeca gotika sonorilturo; la ununava gotika preĝejo de Sankta Jakobo, plej verŝajne sur iama sinagogo; la baroka sanktejo de la Virgulino de Laguna kun mudeĥaraj elementoj; la renesanca urbodomo; dom-palacoj; fontano Fuente de la Mora kiu en preciza tago elsendas vinon anstataŭ akvon; la Turo de la Monaĥinoj, restaĵo de la muregoj; kaj Muzeo de Vino pri la loka vinvariaĵo, tre populara en la tuta lando, ku aperas en literaturaj verkoj, kiel ekzemple ĉe Don Juan Tenorio de José Zorrilla kaj La venganza de don Mendo de Pedro Muñoz Seca.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]