Caricino (arkitektura ensemblo en Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Caricino (stacio) kaj Caricino (stacio de Moskva metroo).
Caricino
Tsaritsino from helicopter-1.jpg

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 37′ 1″ N, 37° 40′ 58″ O (mapo)55.616833937.682817Koordinatoj: 55° 37′ 1″ N, 37° 40′ 58″ O (mapo)

Map
Caricino

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Tsaritsyno Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
solena inaŭguo okazinta la 2-an de septembro 2007

En la suda parto de Moskvo troviĝas la Ŝtata Muzeo-Rezervejo CARICINO (ruse Государственный историко-архитектурный, художественный и ландшафтный музей-заповедник «Царицыно») okupanta pli ol 700 hektarojn. Ĝia kerno estas la plej granda arkitektura ensemblo en Rusujo - la eksa restadejo de imperiestrino (Caricino estas derivaĵo de la rusa vorto carino t.e. ŝia propraĵo) Ekaterina la Granda, kiun projektis kaj konstruadis en 1775 - 1796 famaj rusaj arkitektoj Bazilo Baĵenov kaj Mateo Kazakov en la romantika "gotika stilo".

La plimulto de la arkitekturaj monumentoj jam spertis restarigon. Eksteraj kaj internaj ekspozicioj de la muzeo montras detalan evoluadon de Caricino kaj ĝiajn riĉajn kolektojn de belartaĵoj kaj metiaĵoj. Interesegaj ekskursoj, edukaj programoj, koncertoj, festaj eventoj, la belaj parko kaj lagoj allogaj por promenantoj multe plezurigas siajn vizitantojn. Ĉiujara miela foiro estas fame konata diversloke.

La restarigo de la Granda palaco kaj ceteraj arkitekturaj objektoj, kiuj longtempe aspektis kiel ruinoj situintaj en ĝangalo, estis finita en 2007. Plena renovigo de la parka pejzaĝo kaj la lagoj estis ankaŭ tiam efektivigita.

Danke al vasta persona kontribuo de tiama moskva urbestro Jurij Luĵkov nuntempe Caricino estas tre valora juvelo de rusa kulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]