Carl Friedrich Keil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Friedrich Keil
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1807 (1807-02-26)
en Oelsnitz
Morto 5-an de majo 1888 (1888-05-05) (81-jaraĝa)
en Lichtenstein
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Imperia universitato de Dorpat • Petrischule
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Carl Friedrich KEIL (naskĝinta la 23-an de februaro 1807 en Oelsnitz-Lauterbach, mortinta la 5-an de majo 1888 en Lichtenstein-Röditz) estis germana teologo protestantisma.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Keil iĝis en 1833 docento, en 1838 eksterorda kaj en 1839 orda profesoro en Tartu de kie li venis post retiriĝo profesia en 1858 al Lepsiko.

En ampleksa serio da komentoj pri libroj el la Malnova Testamento kaj la Nova Testamento (parte en la de Franz Delitzsch eldonita multvoluma kolekto »Biblischer Kommentar über das Alte Testament«) li daŭrigis ekde 1833 la metodojn de Ernst Wilhelm Hengstenberg. Inter la restantaj skribitaĵoj menciindas : »Der Tempel Salomos« (Tartu 1839); »Lehrbuch der historisch-kritischen Einleitung in die Schriften des Alten Testaments« (Frankfurto 1855); »Handbuch der biblischen Archäologie« (Frankfurto 1858–59).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 810 (tie ĉi interrete)