Karl Friedrich Schinkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carl Friedrich Schinkel)
Karl Friedrich Schinkel
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1781 (1781-03-13)
en Neuruppin
Morto 9-an de oktobro 1841 (1841-10-09) (60-jaraĝa)
en Berlino,  Prusio
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Bauakademie • Evangelisches Gymnasium zum Grauen Kloster
Memorigilo Karl Friedrich Schinkel
Familio
Patro Cuno Christian Schinkel
Edz(in)o Susanne Schinkel
Infano Elisabeth von Wolzogen
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • urbanizisto • universitata instruisto • konstruestro • grafikartisto • desegnisto
Verkoj Glienicke Palace
Alte Nazarethkirche (Berlin-Wedding)
Elisabethkirche
Schlossbrücke
Charlottenhof Palace
Fera Kruco
Neuer Pavillon
Koncertejo de Berlino
vdr
Karl Schinkel dum la jaro 1836

Karl Friedrich Schinkel (naskiĝis la 13-an de marto 1781 en Neuruppin (Brandenburgio); mortis la 9-an de oktobro 1841 en Berlino; ankaŭ literumita Carl), estis prusia arkitekto, urboplanisto kaj pentristo. Li decide realigis la klasikisman arkitekturon en la reĝlando Prusio, aparte la klasikisman aspekton de la urbocentro de Berlino, kaj estis fondinto de klasikisma arkitektura skolo nomita laŭ li.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de ses jaroj Karl Schinkel perdis sian patron, kiu volontulis estingi la fajron de fortega incendio en sia hejmurbo, sekve ekhavis pneŭmonion kaj mortis pro ĝi. Dum la jaro 1794 la familio translokiĝis al Berlino, kie la 13-jara Karl iĝis lernanto en la urbocentra gimnazio zum Grauen Kloster ("griza monaĥejo"). Jam frue la knabo konvinkiĝis, ke li volus esti arkitekto kaj urboplanisto, kaj li multe desegnis.

Studo[redakti | redakti fonton]

Dum 1798 li forlasis la gimnazion, aliĝis al la privata arkitekta lernejo de Friedrich Gilly kaj ties patro David Gilly, kaj amikiĝis kun Friedrich. Sekvajare li aldone aliĝis kiel studento en la nove fondita Berlina Akademio pri Konstruado. La eduko estis praktika: Nur vintre antaŭvidiĝis lecionoj, kaj la somerojn la studentoj pasigis sur konstruejoj. Aldone Karl Schinkel vizitis prelegojn en la urba Akademio de Belaj Artoj. Li estis inter la unuaj studentoj, kiuj sukcesis pri fakaj ekzamenoj pri ŝtata deĵoro kaj ricevis la titolon de "konstrueja inspektoro". Post la frua morto de lia amiko Friedrich Gilly somere de 1800 li daŭrigis ties konstruajn projektojn gvide de David Gilly, interalie la konstruon de la klasikisma kastelo Owinsk, proksime de Toruń, en tiu parto de la okcidenta reĝlando Pollando dum 1793 okupita de Prusio.

Pentrado[redakti | redakti fonton]

Dum 1803 Karl Schinkel unuafoje vojaĝis al Italio. En Romo li renkontiĝis kaj amikiĝis kun Wilhelm von Humboldt. Reveninte du jarojn pli poste al Berlino, li perfektiĝis kiel pentristo kaj pruvis, ke pri pentrado li same talentis kiom pri arkitekturo. Liaj motivoj ofte estis utopiaj kaj idealaj urbaj pejzaĝoj. Dum 1809 li edziĝis.

La elstara signifo de la pentrado en la vivoverko de Karl Schinkel rekoneblas per tio, ke ankaŭ poste, kiam liaj taksoj kiel arkitekto pli kaj pli intensiĝis, li konstante dediĉis parton de sia tempo al pentrado. Fakte la du fakoj intermiskiĝis: en plej multaj el liaj pentraĵoj rekoneblas la arkitekto, kaj en liaj konstruaĵoj rekoneblas la pentristo.

Ŝtata konstrua konsilisto[redakti | redakti fonton]

kastelo Berlino-Tegel

Laŭ perado de Wilhelm von Humboldt, Karl Schinkel dum la jaro 1810 dungiĝis en la Berlina supera oficejo pri konstruado. Dum 1815 li deklariĝis konstrua konsilisto kaj fine povis dediĉi sin al sia vera profesio, la arkitekturo. En tiu pozicio li ne nur respondecis pri la transformo de Berlino al reprezenta ĉefurbo por Prusio, sed ankaŭ gvidis multajn pliajn konstruajn projektojn en la prusiaj teritorioj de Rejnlando okcidente ĝis la urboj Königsberg kaj Memel en Orienta Prusio.

statuo pri li sur la Schinkel-placo en Berlin-Mitte

Krome li verkis atestojn pri ekzistantaj arkitektaj projektoj – interalie li entuziasmiĝis pri la nefinkonstruita katedralo de Kolonjo kaj tre luktis cele al ĝia finigo. Li pledis kontraŭ la neglekto kaj posta malkonstruo de historiaj konstruaĵoj kaj verkigis listojn de konservindaj arkitekturaj monumentoj.

Inter kaj jaroj 1819 kaj 1840 li publikigis 28 kajerojn kun sume 174 grandformataj kuproĉize presitaj desegnaĵoj pri arkitektaj projektoj. Dum 1829 li dum pluraj monatoj stude vojaĝis al Francio, Anglio kaj Skotio, por studi la tieajn arkitekturon kaj alte evoluintan inĝenieran arton. Ekde la jaro 1830 li estis supera gvidanto de la prusia oficejo pri konstruado, kiu devis doni sian konsenton por ĉiuj unuopaj konstruaj projektoj en Prusio. Li insistis stile perfektigi arkitekturajn planojn, kaj lia klasikisma arkitektura stilo pli kaj pli disvastiĝis en la tuta teritorio de Prusio – inter Nederlando kaj la Rusia Imperio. Dum 1838 li ankoraŭfoje ricevis pli altrangan titolon, tiun de "ŝtata konstrua direktoro", konstigeriĝis "la arkitekto de la reĝo" kaj estis ĉe la kulmino de sia kariero.

Kiam li fine de la 1830-aj jaroj malsaniĝis, li tamen apenaŭ bremsis la profesian agadon. Dum septembro 1840 li suferis je apopleksio kaj jaron poste mortis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Klasikismo[redakti | redakti fonton]

la koncertejo de Berlino
la "malnova muzeo" en Berlino

Karl Schinkel ne nur estis la klasikisma pinta arkitekto de la Reĝlando Prusio, sed ankaŭ aktivis pri interna arkitekturo, dezajno kaj pentrado. Liaj klaraj kaj rektaj formoj, influitaj de lia instruisto Friedrich Gilly, tre kontrastis al la konkavaj kaj konveksaj pompaj fasadoj de la antaŭa baroka epoko, kaj tiu arkitekturo respondis al la epoko de raciismo en Prusio. Grandan influon al li kaj aliaj klasikismaj arkitektoj de la epoko havis la esploroj de la angloj James Stuart kaj Nicholas Revett pri la arkitekturo de la antikva epoko. La uzo de antikvaj arkitekturaj elementoj plisistemiĝis kaj ne plu dependis de la persona gusto de la arkitekto. Dum ekzemple la Brandenburga Pordego de la arkitekta kolego Carl Gotthard Langhans, starigita dum la jaro 1788, ankoraŭ havis iom liberajn stilajn interpretojn, la verkoj de Karl Schinkel ĝuste aplikis la leĝojn de antikva arkitekturo.

La plej famaj konstruaĵoj de Karl Schinkel troveblas en kaj apud Berlino. Inter la kulminoj estas la koncertejo ĉe la placo "ĝendarma bazarejo" (Gendarmenmarkt), kiu anstataŭis pli fruan kaj en incendio detruitan teatrejon. Elstaras ankaŭ la "malnova muzeo" (Altes Museum) en la centro de Berlino, kiu estis la unua publika muzeo de la urbo kaj arkitekture kompletigis la parkon vidalvide de la reĝa kastelo.

Novgotiko[redakti | redakti fonton]

preĝejo Friedrichswerder en Berlino

Krom liaj klasikismaj konstruaĵo Karl Schinkel ankaŭ revivigis la formojn de la mezepoka gotika arkitekturo kaj kreis la "novgotikan" stilon. Inter la unuaj tiustilaj konceptoj estis la kastelo Ehrenburg en Coburg dum la jaro 1810. La preĝejo Friedrichswerder en Berlino, konstruita inter la jaroj 1824 kaj 1830, establis gotikajn formojn kaj nekovritajn ruĝajn brikojn en la fasado, kies stilo poste multfoje kopiiĝis. Inter liaj plej elstaraj novgotikaj konstruaĵoj sendube estas la berlina akademio pri konstruo (Berliner Bauakademie) (1832–1836), kiu havis modelan disdividon kaj same nekovritan brikan fasadon kun multaj artaj terakoraj reliefoj. En sia funkcia simpleco ĝi influis tutajn generaciojn de arkitektoj ĝis la modernisma stilo Bauhaus.

Pentrado, sceneja dekoro kaj dezajno[redakti | redakti fonton]

sceneja dekoro por la opero Zauberflöte de Mozarto

Krom siaj multnombraj konstruaĵoj Karl Schinkel ankaŭ kreis verkojn de pentrado, sceneja dekoro, interna arkitekturo kaj dezajno. En siaj pentraĵoj parte montriĝis solvoj de arkitekturaj problemoj, kiujn li nur poste havis ŝancon vere realigi. La Berlina Akademio de la Artoj akceptis la artiston dum 1811 kiel membron. Ekde 1815 li produktis grandformatajn pentraĵojn.

La ĝardena bieno en Potsdamo-Glienicke

Famiĝis liaj scenejaj dekoroj kadre de reformo de la berlina teatra arto, kiel ekzemple dum la jaro 1816 por la opero Zauberflöte de Mozarto. Lia pentrista majstroverko estis mura pentraĵaro por la "malnova muzeo" de Berlino, kiu prezentis sintezon inter la gotika kaj klaskisma stiloj kaj okupis lin de la jaro 1823 ĝis lia morto.

Por reĝaj kasteloj li konceptis la internan arkitekturaĵon kaj multnombrajn meblojn. Feraj ĝardenaj mebloj laŭ liaj modeloj ankoraŭ nuntempe produktiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]