Carl Lindenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Lindenberg
Persona informo
Carl Lindenberg
Naskiĝo 1-an de majo 1850 (1850-05-01)
en Wittenberge
Morto 13-an de julio 1928 (1928-07-13) (78-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo juĝistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Carl Lindenberg ĉ. 1910

Carl LINDENBERG (naskiĝinta la 1-an de majo 1850 en Wittenberge[1], mortinta la 13-an de julio 1928 en Berlino) estis germana juristo kaj gravega filatelisto. Por tiu ĉi kampo li estis ankaŭ fakverkisto specialiĝinte pri kartoj kaj leteroj. Laŭ li nomiĝis la meritmedalo Lindenberg-Medaille kiu ofte nomiĝas nobelpremio de la filatelistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lindenberg originas el tradicia prusa oficista kaj oficira familio. Lia patro estis impostofakulo. En la aĝo de 17 jaroj li jam havis 1400 diversajn poŝtmarkojn private kaj kolektis ankaŭ jam poŝtajn tutaĵojn.[2] La junulajn jarojn li pasigis en Wittenberge, Berlino kaj Vroclavo. Ekde 1869 li studis jursciencon en Vroclavo.[3] Ekde aŭgusto 1870 li estis soldata volontulo por unu jaro antaŭ daŭrigo studa en Berlino.

Ĉesoldatare li neniam estis ĉefronte sed responsis pri la gardado de franclandaj militkaptitoj.[4] Kiel juristo li estis variloke distrikta juĝisto, juĝisto ĉe tribunalo de unua instanco, landtribunalestro kaj supera landtribunalprezidanto en Poznano. En 1913 li konsideritis digna kandidato por la posteno de la prusia ministro pri justico.

Jam en la aĝo de 20 jaroj li verkis artikolojn por filatelaj fakgazetoj, ĉefe por "Deutsche Briefmarken-Zeitung", "Illustriertes Briefmarken-Journal" (de Fratoj Senf) kaj "Mitteilungen des Berliner Philatelisten-Klubs", parte sub la pseŭdonimo D. R.D. Richter. Krome li ĉefredaktistis por la gazeto "Der Deutsche Philatelist".

Lindenberg estis konsilisto de la berlina Poŝta muzeo. Tiupostene li posteulis la en 1883 mortintan onklon Julius Mödlinger. Poŝtmuzee li estas ŝarĝita per la tasko pligrandigi la filatelan kolekton. Kiam li laboris enmuzee li iomete neglektis la propran kolekton. La laboron berlinan li ĉesigis en 1899 post la morto de Heinrich von Stephan pro manko de plua necesa apogo inter la muzeestraro. Tamen por mallonga tempo li ankoraŭ en 1918 kaj 1919 samfunkciis.

Intertempe li rekomencis zorgadon pri al propra kolekto de poŝtaj tutaĵoj kaj pligrandigis ĝin per multaj akiroj (ekz. de la aferoj de s-ro Fränkel). En 1888 li ĉeestis la fondon de la societo Berliner Philatelisten-Klubs kiun li estris ĝis la 31.12.1902.[5] Pro forlaso de Berlino el deĵoraj kialoj li ankaŭ ekmalĉefis. Kune kun la kolektadamiko Franz Kalckhoff li malkovris la skandalon pri la falsigisto Georges Fouré: la priesploranta paro tiam estis laboranta por faklibro. Krom lia kolekto pri tutaĵoj furoris ankaŭ ampleksa filatela fakbiblioteko.[6] Ambaŭ kolektoj venditis kiam la posedanto havis 75 jarojn al la fratoj Ernst kaj Franz Petschek]].

Postmorte la fama komercisto de poŝtmarkoj, Philipp Kosack publikigis ĉe "Berliner Briefmarken-Zeitung" (7/1902) detalan nekrologon.[7]

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

Lindenberg estis kunedza dufoje. Lia unua edzino Ottilie Boy mortis en 1916.[8] Kun ŝi li havis du filinojn kaj du filojn. Frato lia Paul Lindenberg ankaŭ filatele fakverkistis. Kun la dua edzino Ellen Bacmeister li havis du filinojn, Renate (* 1920) kaj Maria (* 1921).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Großes Handbuch der Philatelie. Lieferung 4 bis 20
  • Katalog der Marken des Reichspostmuseums
  • Die Briefumschläge der deutschen Staaten. von 1892 bis 1895
  • Die Briefmarken von Baden. 1894
  • Ganzsachen-Katalog des Verlages Gebrüder Senf. 1911
  • Die Ganzsachensammlung der Brüder Petschek, Band 1 (A bis L)

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1895 honora membreco ĉe Verein Braunschweiger Briefmarkensammler
  • 1895 honora membreco ĉe Bayerischer Philatelisten-Verein München
  • 1898 honora estreco ĉe Berliner Philatelisten-Klubs
  • 1904 honora membreco ĉe Berliner Ganzsachen-Sammler-Vereins von 1901 e. V.
  • 1905 kreo de la meritmedalo Lindenberg-Medaille fare de la anoj de la Berlina filatelista klubo
  • 1922 arĝenta klubmedalo de Erster Vaterländischen Verein der Briefmarkensammler, Budapeŝto
  • 1926 honora membreco ĉe IPHV Berlin
  • 1928 aŭstria honorordeno Österreichische Verbands-Medaille
  • 1969 portreto sur poŝtmarko de Liĥtenŝtejno inter la serio Pioniere der Philatelie (Michel-katalogo nr. 512)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlrichard Brühl: Geschichte der Philatelie. Band 2, Olms, Hildesheim 1985, ISBN 3-487-07618-7, p. 937–943
  • Horst Hille: Pioniere der Philatelie. Verlag Phil Creativ, Schwalmtal 1995, ISBN 3-928277-17-0, p. 7-11

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Lindenberg, Carl." Ĉe: Wolfgang Maassen (eld.): Wer ist wer in der Philatelie? Ein Lexikon namhafter Philatelisten des 19./20. Jahrhunderts. Verlag Phil Creativ, Schwalmtal 1999, ISBN 3-932198-32-8, p. 121
  2. Carlrichard Brühl: Geschichte der Philatelie. Band 2, Olms, Hildesheim 1985, ISBN 3-487-07618-7, p. 937 ss
  3. Franz Kalckhoff: Wie ich Carl Lindenberg sah., neue Folge Nr. 8 der Vereinszeitschrift des Berliner Philatelisten-Klubs von 1. Mai 1950, anlässlich des 100. Geburtstags von Lindenberg
  4. "Deutschlands erster Philatelist." Ĉe: Deutsche Briefmarken-Zeitung, Nr. 4/1920, p. 49-51
  5. Historio de la menciita klubo
  6. Winfried Leist, Netphen: "Das Schicksal der Bibliothek Lindenbergs." Ĉe: Die Ganzsache. Gemeinsame Zeitschrift des Berliner Ganzsachen-Sammler-Vereins von 1901 e. V., des Münchner Ganzsachensammler-Vereins 1912 e. V. und der Arbeitsgemeinschaft Ganzsachen im BDPh. e. V., Ausgabe 1/2010, p. 9-10
  7. F. Steinwasser: "Ein Leben für die Philatelie." Ĉe: Briefmarkenspiegel, nr. 12/1992, p. 140-143
  8. Michael Ullrich: "Neues über Carl Lindenberg." Ĉe: Philatelie, 414/2011, p. 59-61