Carl Ludwig Nietzsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Ludwig Nietzsche
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1813 (1813-10-10)
en Eilenburg
Morto 30-an de julio 1849 (1849-07-30) (35-jaraĝa)
en Röcken
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Friedrich August Ludwig Nietzsche
Infanoj Friedrich Wilhelm NietzscheElisabeth Förster-Nietzsche
Okupo
Okupo parson • luterana pastoro
vdr

Carl Ludwig NIETZSCHE (naskiĝinta la 10-an de oktobro 1813 en Eilenburg, mortinta la 30-an de julio 1849 en Röcken) estis germana protestantisma pastoro kaj patro de la famekonata filozofo Friedrich Nietzsche.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Carl Ludwig Nietzsche naskiĝis la saman jaron kian la komponisto Richard Wagner, kiu pli malfrue ege subtenis la filozofon Friedrich. Lia patrino Erdmuthe Dorothea (fraŭline Krause; 1778-1856) havis unua edzino la kortegan advokaton Krüger en Vajmaro. Ŝi vivis en Vajmaro dum la tempo de Johann Wolfgang von Goethe kaj travivis ankaŭ la okupadon de Vajmaro fare de la francaj trupoj. Lia patro Friedrich August Ludwig Nietzsche estis intertempe ankaŭ paroĥestro en Wolmirstedt antaŭ la karierpaŝo je superintendanteco en Eilenburg. El la unua geedzeco de la patro, Carl Ludwig havis sep duongefratojn. El ili unu poste riĉiĝis en Anglujo kaj ebligis tiamaniero la bonstaton de la tuta familio herede. Eĉ Friedrich Nietzsche ankoraŭ profitis de tiu bona cirkonstanco. El la dua nupto patra Carl Ludwig havis du fratinojn, Auguste kaj Rosalie, kiuj estis ludontaj pli malfrue gravan rolon onklinan en la vivo de Friedrich Nietzsche.

Sekvante la patron Carl Ludwig studis teologion en Halle antaŭ ol fariĝi edukisto por la princinoj al la duka kortego de Altenburg. En 1842 li metitis fare de la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a je la postenon paroĥan en la vilaĝo Röcken apud Lützen. Li sekve ekloĝis en la paroĥestra domo kune kun la patrino kaj la du needzinigitaj fratinoj. El ili Auguste responsis pli endomaj laboroj dume Rosalie dediĉis sin je karitataj aĵoj.

En la prijunulecaj rememoroj, kiujn verkis la filo Friedrich en la aĝo de nur 14 jaroj (Aus meinem Leben, 1858), li rakontis pri la klasika rolo pastora de la patro, lia ĝentileco kaj estimateco fare de la komunumanoj. Laŭdatis ankaŭ la muzika kaj scienca talentoj de la patro. Kiam alia pastoro nome David Ernst Oehler - li ĵus ekdeĵoris en la najbara vilaĝo Muschwitz - vizitis oficiale la kolegon, Carl Ludwig ekamis ties junan filinon Franziska. La nupto de la 17-jaraĝa virineto okazis en la 10.10.1843.

Eduko de Friedrich Nietzsche ankaŭ fariĝis per muziko, kiam li estis maltrankvila; tio iĝis tre grave por liaj postaj muzikaj sentoj. En 1846 naskiĝis la filino Elisabeth kiu pli malfrue ludis tre malfeliĉan rolon kiel fondintino de la Nietzsche-arkivo kaj unuflanka interpretistino de la pensadoj de la frato. La tria infano Karl Ludwig Joseph, naskiĝinte en 1848, mortis jam tri jarojn pli malfrue.

Malsano[redakti | redakti fonton]

Dum la malfrua somero 1848 Carl Ludwig Nietzsche malsaniĝis gravege je la cerbo kaj mortis la postan jaron. Friedrich Nietzsche pro la travivo de la malsaniĝproceso patra ĉiam timis ke temus pri hereda malsano kiu povus tuŝi ankaŭ lin mem.

Friedrich Nietzsche havis en la mortojaro patra ne tute kvin jarojn, do la parto de la patro koncerne la edukon memkompreneble limigita estis. Tamen gravis la protestanta medio pastora kaj pietisma eĉ ankoraŭ kiam la filozofo okupiĝis pri demandoj prikristanismaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Goch: Nietzsches Vater oder Die Katastrophe des deutschen Protestantismus. Eine Biografie- Akademie Verlag, Berlin, 2001, ISBN 3-05-003077-1.
  • Eva Marsal: Wen löst Dionysos ab? Der „Gekreuzigte“ im Facettenreichtum der männlichen Nietzsche-Dynastie: Friedrich August Ludwig Nietzsche, Carl Ludwig Nietzsche und Friedrich Nietzsche. En: Jahrbuch der Nietzsche-Gesellschaft 9 (2002), p. 132–146.
  • Eva Marsal: Das ‚unzeitgemäße Betrachten‘ als familiäre Denktradition. Eine Analyse des kognitiven Stils von Friedrich August Ludwig Nietzsche. En: Renate Reschke (eld.): Zeitenwende – Wertewende. Internationaler Kongress zum 100. Todestag von Friedrich Nietzsche vom 24. bis 27. August 2000 in Naumburg (= Nietzscheforschung, Sonderband 1). Akademie Verlag, Berlin 2001, ISBN 3-05-003619-2, p. 351–356.
  • Mazzino Montinari: Friedrich Nietzsche. Eine Einführung. Walter de Gruyter, Berlin / New York 1991, ISBN 3-11-012213-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]