Carl Schlyter
Carl SCHLYTER (naskiĝis la 7-an de januaro 1968) estas sveda politikisto. Li membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties sveda branĉo Miljöpartiet de Gröna. Dum la oficperiodo de 2004 ĝis 2009 Carl Schlyter estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj apartenas al la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).