Carl Spitteler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Spitteler en 1905

Carl SPITTELER [kal ŜPItele] (naskiĝis la 24-an de aprilo 1845 en Liestal; civitano de Bennwil; mortis la 29-an de decembro 1924 en Lucerno) estis svisa verkisto.

Li studis juron en Bazelo, poste teologion en Zuriko kaj Heidelberg (Germanio). Duboj pri sia kredo tamen igis lin ĉesigi sian pastran karieron kaj li laboris kiel instruisto, ĵurnalisto kaj (ekde 1892) kiel libera verkisto. Li publikigis romanojn, novelojn, teatraĵojn, eseojn kaj poemojn, sed famon li gajnis ĉefe per siaj eposoj. En la jaro 1919 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Verkoj

  • Prometheus und Epimetheus (eposo, 1880; nova eldono sub la titolo Prometheus der Dulder, 1924)
  • Conrad der Leutnant (novelo, 1898)
  • Lachende Wahrheiten (eseoj, 1898)
  • Glockenlieder (poemoj, 1906)
  • Olympischer Frühling (eposo, 4 volumoj, 1900-1905; noveldono, 2 vol., 1910)
  • Meine frühesten Erlebnisse (membiografio, 1914)

En Esperanto aperis