Carl Theodor Dreyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Carl Theodor Dreyer
Carl Theodor Dreyer (1965) by Erling Mandelmann.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1889 (1889-02-03)
en Kopenhago
Morto 20-an de marto 1968 (1968-03-20) (79-jara)
en Kopenhago, Flag of Denmark.svg Danio
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmmuntisto
TTT
Retejo https://www.carlthdreyer.dk
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Carl Theodor DREYER (Dana prononco: [ˈkʰɑˀl ˈtsʰe̝ːotɒ ˈtʁɑjˀɐ]; 3a de Februaro 1889 – 20a de Marto 1968), ofte konata kiel Carl Th. Dreyer,[1] estis dana kin-reĝisoro. Liaj filmoj famis pro sia emocia aŭstereco kaj malrapida, stateca irado. Oftaj temoj kiujn liaj filmoj esploras estas malegala luktado de virinoj kaj de senkulpuloj kontraŭ la subpremado fare de maskloj kaj socia maltoleremo, la malhaveblo de fato kaj morto, kaj la povo de malbono en la surtera vivo. Dreyer estas konsiderata de multaj kritikistoj kaj kinistoj kiel unu el la plej grandaj reĝisoroj en la historio de kinarto.[2][3][4][5][6]

Lia filmo de 1928 nome "La Passion de Jeanne d'Arc" estas konsiderata unu el la plej grandaj filmoj el ĉiu epoko, fame pro sia kin-foto kaj uzado de detaloj. Ĝi ofte aperas en la listoj de Sight & Sound por la plej grandaj filmoj iam faritaj, kaj en sondenketo de 2012 ĝi estis voĉdonita kiel la 9a plej bonkvalita filmo iam farita fare de kinkritikistoj kaj la 37a fare de kinreĝisoroj. Aliaj plej bonkvalitaj filmoj liaj estas "Mikaël" (1924) "Vampyr – Der Traum des Allan Gray" (1932), "Vredens dag" (1943), "Ordet" (1955), kaj "Gertrud" (1964).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]