Carles Puigdemont i Casamajó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carles Puigdemont i Casamajó ĉe ekofico la 10-a de januaro 2016

Carles Puigdemont i Casamajó ([ˈkarɫəs pudʒðəˈmon i kazəməˈʒo]; naskiĝinta la 29-an de decembro 1962 en Amer, Selva) estas kataluna ĵurnalisto kaj politikisto, nuna prezidanto de la kataluna registaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Carles Puigdemont devenas el bakista familio kaj estas la dua frato el ok filoj. Ekde la jaro 2000 li estas edzo de rumana ĵurnalistino Marcela Topor kaj ili havas du filinojn. Li komencis studi katalunistikon, poste li studis ĵurnalismon kaj en la studenta epoko jam komencis kunlabori kun lokaj gazetoj. Li estis ĉefredaktoro de la ĵurnalo El Punt, kie li komencis labori en 1982. Inter 1999 kaj 2002 li estis la unua direktoro de la kataluna agentejo pri novaĵoj (ACN). Li estis ankaŭ direktoro de la anglalingvan gazeton Catalonia Today. En 1994 li publikigis la libron Cata... què?, kie li analizas, kiel la amerika kaj eŭropa gazetaro pritraktas la katalunan politikon.

Dum la 1980-aj jaroj li estis aktivulo de La Crida, organizaĵo kiu defendis la katalunan lingvon. En 1983 li aliĝis al la asocio de junuloj de la katalunisma dekstra partio CDC. Ekde 2006 li estas ano de la kataluna parlamento. En 2011 li estis elektita urbestro de Ĝirono, rompante 32-jaran tradicion dum kiu regis la urbon la partio de la socialistaj katalunoj (PSC). La 10-an de januaro 2016 li estis elektita prezidanto de la kataluna registaro per la subteno de la parlamentaj grupoj Junts pel Sí (Kune por la Jeso) kaj CUP-CC (Popol-Unueca Kandidataro).[1][2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1994 Cata... què?

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]