Carlo Dati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Carlo Roberto Dati
(1619-1676)

Itala akademiano

Itala akademiano
Naskiĝo 12-a de oktobro1619
en Florenco, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 1-a de januaro 1676
en Florenco, Flago-de-Italio.svg Italio
Alma mater Florenca Studio
Accademia della Crusca
v  d  r
Information icon.svg

Karlo Roberto Dato (1619-1676) estis itala filologo, antikvaĵisto, bibliotekisto, profesoro, sciencisto, akademiulo, disĉiplo de Galileo Galilei (1564-1642) kaj Evangelista Torricelli (1608-1647), sekretario de la Accademia della Crusca, kaj kompilinto de etimologia vortaro en la toskana lingvo.

Li apartenis al fama florenca familio kaj inter ili troviĝis Leonardo Dati (1360-1425) kaj Gregorio Dati (1362-1435). Li estis amiko de Lorenzo Magalotti (1637-1712) kaj Francesco Redi (1626-1697), kiu al li dediĉis la verkon "Eksperimentoj rilate al la insektogenerado"[1], en 1668. Li ankaŭ estis antikvaĵisto, oraĵisto, kolektanto da artaĵoj kaj bibliotekisto de la kardinalo Johano Karlo de Mediĉo (1611-1663).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vortareto de la Accademia della Crusca

Li estis filo de Cammillo di Iakopo Dati kaj Fiammeta di Francesco Arrighetti, kaj li faris siajn sciencajn studojn sub la gvidado de Romolo Bertini, Piero Vettori la juna, kaj Giovanni Battista Doni (1595-1647). En la 29-a de novembro 1640 li eniris en la Accademia della Crusca sub la pseŭdonimo "Smarrito" (La perdiĝinto), kaj tie li laŭgrade plenigis ĉiujn postenojn ĝis kiam li fariĝis sekretario, en 1663. Lia aktiveco estis grava por lia decido pri publikigo de nova eldono de lia Vortareto de la Akademio, publikigita en 1691.

En 1648, li estas vokita al la Florenca Studio kiel sukcedanto de Giovanni Battista Doni (1595-1647) en la katedro pri Klasikaj Lingvoj. Lia intereso pri la lingvistikaj studoj elmontriĝis en la "Discorso dell'obbligo di ben parlare la propria lingua", en 1657, kiu estis iu enkonduko al la eldono pri du gramatikaj traktadoj: "Rimarkoj rilate al parolado kaj skribado de la toskana lingvo" far Giovan Battista Strozzi (1504-1571) kaj "Pri la deklinacioj de la verboj" far Benedetto Buommattei (1581-1648). Krom tio, li provis kompili ian etimologian vortaron pri la toskana lingvo, kie pluraj aŭtoroj kunlaboris same kiel Francesco Redi (1626-1697) kaj Pietro Sforza Pallavicino (1607-1667). Tamen, pro la neglekteco de la akademianoj, la franco Egidio Menaĵo (1613-1692) publikigis sian etimologian vortaron de la itala lingvo, nome, "Originoj de la itala lingvo", verko kiun li dediĉis al la samaj italaj akademianoj. En 1667, li publikigis ian historion pri la artoj, kiun li dediĉis al Ludoviko la 14-a (1638-1715): "Le vite de' pittori antichi", iu verko, kie Dati deklaris ke la artisto kreas la ideon pri la perfekta beleco studante la figurojn kaj la naturajn objektojn, kiu poste fandiĝas kun la imago de la ideala bildo. La verko, kiu devis aliiĝi en traktadon kun grandaj dimensoj, tamen ne estis finita de sia aŭtoro.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Lettera a Filaleti di Timauro Antiate

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]