Carlo Fontana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Carlo Fontana
Carlo Fontana.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1638 (1638-04-22)
en Novazzano
Morto 5-an de februaro 1714 (1714-02-05) (75-jara)
en Romo
Lingvoj itala lingvo
Ŝtataneco Svislando
Profesio
Profesio arkitektoskulptistoinĝeniero
Verkoj Sanctuary of Loyola
Information icon.svg
vdr

Carlo FONTANA (Novazzano, 1634/1638-1714) estis itala arkitekto kaj skulptisto, parte responsa pro la direkto la klasikismo kiun iris la malfrua baroko en la arkitekturo de Romo.

Li veturis al Romo antaŭ 1655, kie li laboris kiel desegnisto de Pietro da Cortona, Carlo Rainaldi kaj Gian Lorenzo Bernini. Tiu laste menciita havigis al li laboron dum unu jardeko en diversaj projektoj.

Preĝejo de Sankta Marcelo al Corso.

Li desegnis multajn preĝejojn kaj edificojn en Romo kaj eĉ monaĥejojn por la jezuitoj en Hispanio.

Li estis nomumita princo de la Akademio de Sankta Luko en 1686 kaj en la periodo 1692-1700. Lia studio estis unu de la plej aktivaj en Eŭropo, kaj laboris en dezajnoj de tomboj, fontanoj kaj altaroj kiuj estis ege imititaj.