Carlo Gesualdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carlo GESUALDO, Princo de Venosa

Carlo GESUALDO (naskiĝis la 8-an de marto, 1566, mortis la 8-an de septembro, 1613), princo de Venosa kaj grafo de Conza, estis itala komponisto, liutisto, nobelo, kaj fifama murdinto el la malfrua renesanco. Li estas fama pro sia intense esprimpovaj madrigaloj, kiuj uzas kromatan idiomon poste ne aŭdatan ĝis la 19-a jarcento; kaj li estas fama ankaŭ pro sia plenumo de tio, kio estas eble la plej famaj murdoj en muzikhistorio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gesualdo estis ano de nobela familio, kiu akiris la princujon Venosa en 1560. Lia onklo estis Carlo Borromeo, poste Sankta Karlo Borromeo. Krome, la patrino de Gesualdo, Girolama, estis la nevino de papo Pio la 4-a.

Plej probable li naskiĝis en Venosa, sed krom tio malmulte estas sciate pri lia frua vivo; eĉ lia naskiĝjaro — 15601561, aŭ 1566 — estas afero iom disputata, kvankam lastatempe malkovrita letero de lia patrino indikas, ke li verŝajne naskiĝis en 1566. Gesualdo havis muzikajn rilatojn kun Pomponio NENNA, kvankam ĉu temis pri studanto kaj instruanto, aŭ kolego kaj kolego, oni ne scias. Ĉiaokaze li estis obsede sindoninta al muziko de post juna aĝo, kaj lin malmulte interesis ĉio kroma.

La murdoj[redakti | redakti fonton]

En 1586 Gesualdo edzinigis sian unuan kuzinon, Maria d'Avalos, la filinon de la markizo de Pescara. Post du jaroj ŝi ekadultadis kun Fabrizio Carafa, la grafo de Andria; ŝajne ŝi gardis ĝin sekreta de sia edzo dum preskaŭ du jaroj, malgraŭ tio, ke la ekzisto de la adultado estis vaste sciata aliloke. Finfine, la 16-an de oktobro, 1590, kiam Gesualdo laŭdire foriris por ĉasvojaĝo, la du geamantoj fine nesufiĉe sin gardis (Gesualdo antaŭe aranĝis kun siaj servistoj, ke la pordoj restu malŝlositaj), kaj li revenis al sia palaco en Napolo, kaptis ilin in flagrante delicto kaj ŝakale murdis ambaŭ en la lito; poste li portis la kripligitajn korpojn al publika loko en Napolo kaj lasis ilin por ĉies vido. (Maria estis "agresege tranĉvundita je la partoj, kiujn virino plej bone gardu modestaj", skribis siatempa raporto.) Kiel nobelo li estis imuna kontraŭ procedoj, sed ne kontraŭ venĝo, kaj tial li fuĝis al sia kastelo en Gesualdo, kie li estis ŝirmata de ĉiuj parencoj aŭ de sia edzino aŭ de ŝia amanto.

La murdoj estis vaste publikigitaj, eĉ verse de poetoj kiel Tasso kaj tuta amaso da napolaj poetoj, avidaj profiti la sensacion; la maldecaj detaloj de la murdoj estis dissenditaj prese; sed nenio estis farita por aresti la princon de Venosa. La polica raporto de la sceno (priskribita en (1)) estas ŝoka legaĵo eĉ post pli ol kvarcent jaroj.

Historioj de la okazaĵoj post la murdoj varias. Laŭ unuj tiamaj fontoj, Gesualdo murdis ankaŭ sian duan filon de Maria, kiu estis infaneto, rigardinte en ĝiajn okulojn kaj dubante sian patrecon (laŭ tiamaj fontoj li "svingis ĉirkaŭen la infaneton en ĝia liteto ĝis la spiro lasis ĝian korpon"); alia fonto indikas, ke li murdis ankaŭ sian bopatron, post kiam tiu ĉi al li venis venĝonte. Gesualdo dungis trupon da armitoj por gardi lin kontraŭ ĝuste tia okazo.

Jaroj en Ferrara[redakti | redakti fonton]

En 1594 Gesualdo iris al Ferrara, unu el la centroj de avangarda muzika aktivado en Italio — aparte rilate la madrigalon — kiu estis la hejmo de Luzzasco Luzasschi, unu el la plej antaŭenrigardantaj komponistoj en la ĝenro. Tie li ankaŭ aranĝis alian geedziĝon, ĉi-foje kun Leonora d'ESTE, la nevino de grafo Alfonso la 2-a. Kion ŝi tiam pensis pri edziniĝo al mania-deprima, megolomania murdinto ne estas sciate, sed ŝi edziniĝis al Gesualdo kaj transloĝiĝis kun li reen al lia bieno en 1597; dume li ĝuis pli ol du jarojn da kreema aktivado en la avangarda etoso de Ferrara, ĉirkaŭate de kelkaj el la plej bonaj muzikistoj en Italio. En Ferrara li eldonis sian unuan libron de madrigaloj. Dum li estis en Ferrara li ankaŭ kunlaboris kun la concerto di donne, la tri virtuozaj kantistinoj, kiuj estis inter la plej renomaj muzikistoj en Italio, kaj por kiuj multaj aliaj komponistoj verkadis.

Reveno al Gesualdo[redakti | redakti fonton]

Reveninte al sia kastelo en Gesualdo elde Ferrara en 1595, li provis aranĝi situacion similan al tiu, kiu ekzistis en Ferrara, kun grupo de enloĝantaj, virtuozaj muzikistoj, kiuj kantu lian propran muzikon. Kvankam lia bieno estis fariĝonta centro de muzikado, tio estis destinita sole por Gesualdo; pro siaj konsiderindaj financaj rimedoj, li povis dungi kantistojn kaj instrumentistojn por sia propra plezuro, sed li estis soleca homo laŭ sia karaktero kaj lia bieno neniam fariĝis kultura centro kiel la bieno Este en Ferrara. De ĉirkaŭ 1599 ĝis sia morto en 1613, li apenaŭ eliris sian kastelon, kaj muziko ŝajne estis lia sola pasio. La plejmulto el liaj famaj verkoj estis eldonitaj en Napolo en 1603 kaj 1611, kaj la plej fifame kromata kaj malfacila parto el ili estis skribitaj dum lia periodo de izolo.

La rilatoj inter Gesualdo kaj lia nova edzino ne estis bonaj; ŝi akuzis lin pri mistrakto, kaj la familio Este penis ebligi al ŝi eksedziniĝon. Ŝi pasigis pli kaj pli da tempo for de la izolita bieno de Gesualdo, kaj li skribis multajn kolerajn leterojn al Modena, kien plej ofte ŝi iris por resti kun sia frato.

En 1600 lia filo de lia dua geedziĝo mortis. Post tio ĉi Gesualdo komisiis grandan pentraĵon por la Eklezio de la Kapuĉinoj en Gesualdo, kiu montras Carlo GESUALDO, lian onklon Carlo BORROMEO, lian duan edzinon Leonora, kaj lian mortintan filon, sub aro da anĝelaj figuroj.

Malfrue en sia vivo li suferadis je deprimo; ĉu ĝi rilatis al aflikto pro liaj pluraj murdoj estas malfacile pruvi, sed la indikoj estas sugestaj. Laŭ skribo de Campanella en Lyons en 1635, li sin batigadis ĉiutage per siaj servistoj; kaj li gardis specialan serviston, kies devo estis bati lin "ĉe tabureto" (1); kaj li okupiĝis pri senĉesa, kaj senfrukta, korespondado kun Kardinalo Borromeo por akiri relikvojn, t.e. skeletajn restaĵojn, de sia onklo Carlo, per kiuj li esperis akiri saniĝon por sia mensa malsano, kaj eble indulgon pri siaj krimoj. Lia malfrua enmuzikigo de Psalmo 51, la Miserere, estas preskaŭ unika en muzikhistorio pro sia insista kaj pleda ripetado de la linio "Indulgu min, ho Eternulo, pri mia terura peko."

Gesualdo mortis izole, ĉe sia kastelo Gesualdo en Avellino, tri semajnojn post la morto de sia filo Emanuele, la unua filo de sia geedziĝo kun Maria.

Muziko kaj stilo[redakti | redakti fonton]

La indikoj ke Gesualdo estis torturata de sia aflikto dum la cetero de la vivo estas konsiderindaj, kaj eble li donis al tio esprimon en sia muziko. Unu el la plej evidentaj trajtoj de lia muziko estas la ekstravaganca tekstenmuzikigo de vortoj reprezentaj ekstremojn de emocio: "amo", "doloro", "morto", "ekstazo", "angoro", kaj aliaj similaj vortoj okazas ofte en la tekstoj de liaj madrigaloj, el kiuj la plej multajn li mem probable verkis. Kvankam tia vortopentro estas ofta inter madrigalistoj de la malfrua 16-a jarcento, ĝi atingis ekstreman malvolvon en la muziko de Gesualdo.

Kvankam li estis fama pro siaj murdoj, li restas fama ankaŭ pro sia muziko, kiu staras inter la plej avangarda kaj esprimpova el la renesanco, kaj sendube estas la plej sovaĝe kromata; akordaj sinsekvoj kiel tiuj verkitaj de Gesualdo ne reaperis en muziko ĝis la 19-a jarcento, kaj tiam en kunteksto de tonaleco, kiu neebligas rektan komparon.

La eldonita muziko de Gesualdo dividiĝas en tri kategoriojn: sankta voĉa muziko, sekulara voĉa muziko, kaj instrumenta muziko. Liaj plej famaj komponaĵoj estas liaj ses eldonitaj libroj de madrigaloj (inter 1594 kaj 1611), kune kun liaj Tenebrae Responsoria, kiuj tre similas al madrigaloj krom tio, ke ili uzas tekstojn el la Pasiono. Krom la verkoj de li eldonitaj, li lasis grandan kvanton da muziko manuskripta; tio inkludas kelkajn el liaj plej riĉaj provoj en kromateco, kune kun komponaĵoj en siatempaj avangardaj formoj kiel monodio. Kelkaj el tiuj ĉi estis produktoj de la jaroj, kiujn li pasigis en Ferrara, kaj kelkaj estis verkitaj specife por la tieaj virtuozaj kantistoj, la tri virinoj de la "concerto di donne".

La unuaj libroj de madrigaloj, kiujn Gesualdo eldonis, estas stile proksimaj al la verkoj de aliaj tiamaj madrigalistoj. Provoj kun harmonia sinsekvo, falsa rilato, kaj akra ritma kontrasto plimultiĝas en la postaj libroj, kaj Libroj Kvin kaj Ses enhavas la plej famajn kaj ekstremajn ekzemplojn (ekzemple, la madrigalojn "Moro, lasso, al mio duolo" kaj "Beltà, poi che t'assenti", kiuj ambaŭ kuŝas en Libro Ses, eldonita en 1611).

Tipa en la stilo de Gesualdo estas sekcia formato, en kiu relative malrapidaj pasaĵoj de sovaĝa, iafoje ŝoka kromateco alternadas kun rapidaj diatonaj pasaĵoj. La teksto kroĉiĝas proksime al la muziko, kaj individuaj vortoj ricevas maksimuman atenton. Kelkaj el la kromataj pasaĵoj inkludas ĉiujn dek du tonojn de la kromata gamo ene de sola frazo, kvankam ili estas disigitaj tra diversaj voĉoj. Gesualdo aparte amis rilatojn de kromataj tritoj; ekzemple li apudmetadis la akordojn A maĵora kaj F maĵora, aŭ eĉ A minora kaj D-bemola maĵora (kiel li faris komence de "Moro, lasso").

Lia plej fama sankta komponaĵo estas la aro de Tenebrae Responsoria, eldonitaj en 1611, kiuj estas stile sanktaj madrigaloj. Same kiel en la postaj libroj de madrigaloj, li uzas aparte akrajn disonancojn kaj ŝokajn kromatajn apudmetojn, speciale en la partoj emfazantaj tekstopasaĵojn, kiuj rilatas al la sufero de Kristo, aŭ la aflikto de St. Petro pro ties perfido de Jesuo.

Influo kaj reputacio[redakti | redakti fonton]

Gesualdo havis malmulte da influo siatempe, kvankam kelkaj komponistoj kiel Sigismondo d'India kaj Antonio Cifra verkis manplenon da pecoj imitante lian madrigalan stilon; nur en la 20-a jarcento li estis remalkovrita. La vivo de Gesualdo provizis inspiron por multe da verkoj de fikcio kaj muzika dramo, inkluzive de romano de Anatole France. Krome, 20-jarcentaj komponistoj respondis al lia muziko per siaj propraj laŭdimitoj; Alfred Schnittke verkis operon en 1995 bazitan sur lia vivo, kaj Igor Stravinski aranĝis la madrigalon de Gesualdo "Beltà, poi che t'assenti" kiel parton de sia Monumentum pro Gesualdo (1960).

Kvankam aliaj komponistoj je la fino de la 16-a kaj komenco de la 17-a jarcentoj verkis avangardan muzikon, la kreado de Gesualdo estis unika kaj izolita, sen posteuloj aŭ sekvantoj, miriga senelira vojo en muzikhistorio, kaj analogo de lia persona izolo kiel senposteula princo, ruinigita de sia aflikto.

Referencoj kaj pliaj legaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (1) C. Gray kaj P. Heseltine: Carlo Gesualdo, Musician and Murderer (Carlo GESUALDO: Muzikisto kaj murdinto). Londono, 1926.
  • The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance (Muziko en la renesanco). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • The Concise Edition of Baker's Biographical Dictionary of Musicians, 8-a eld. Reviziita de Nicolas SLONIMSKY. Novjorko, Schirmer Books, 1993. ISBN 0-02-872416-X
  • Alfred EINSTEIN: The Italian Madrigal (La itala madrigalo). Princeton, 1949.
  • G. Watkins: Gesualdo: the Man and his Music (Gesualdo: la homo kaj lia muziko). Londono, 1975.

Registraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Angle:

Itale: