Carlo Goldoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlo Goldoni
Persona informo
Carlo Goldoni
Naskonomo Carlo Osvaldo Goldoni
Naskiĝo 25-an de februaro 1707 (1707-02-25)
en Venecio
Morto 6-an de februaro 1793 (1793-02-06) (85-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj italaveneciafranca vd
Ŝtataneco Venecia respublikoReĝlando Francio • Reĝlando de Francio (1791–92) • Unua Respubliko de Francio vd
Alma mater Universitato de Modeno kaj Reggio EmiliaUniversitato de PadovoUniversitato de Pavio vd
Familio
Edz(in)o Nicoletta Connio • Nicoletta Connio vd
Profesio
Alia nomo Polisseno Fegejo vd
Okupo dramaturgoverkisto • libretisto • scenaristotradukisto • poeto-juristo • poeto • reĝisoro vd
Laborkampo teatroliteraturo vd
Aktiva en Venecio vd
Verkado
Verkoj Il servitore di due padroni ❦
La gastejestrino ❦
Lo speziale ❦
La donna di garbo ❦
Il bugiardo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La itala dramisto Carlo GOLDONI naskiĝis je la 25-a de februaro 1707 en Venecio kaj mortis je la 6-a de februaro 1793 en Parizo.

Li reformis la italan komedion, kiu ĝis tiam konsistis ĉefe el maskoludoj kaj improvizitaj ŝercoj. Inspirite de Molière, li kreis amuzajn teatraĵojn respegulantajn la veran vivon. Kvankam la publiko tre ŝatis tiujn novajn komediojn, Goldoni pro akraj kritikoj far konservativaj dramistoj forlasis Italion, fariĝis teatra direktoro en Parizo kaj verkis ankaŭ en la franca lingvo. Liaj verkoj tie estis entuziasme akceptataj; tamen pro politikaj ŝanĝoj en Francio Goldoni perdis sian pension kaj mortis finfine kiel malriĉulo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Commedie
  • Il servitore di due patroni (1745)
  • La vedova scaltra (1748)
  • La bottega del caffè (1750)
  • Il bugiardo (1750)
  • Il giuocatore (1751)
  • La locandiera (1752)
  • La moglie saggia (1752)
  • La sposa persiana (1753)
  • L'impresario delle Smirne (1759)
  • I rusteghi (1760)
  • Un curioso accidente (1761)
  • Le smanie per la villeggiatura (1761)
  • Le baruffe chiozzotte (1762)
  • Le bourru bienfaisant (1770)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Kurioza okazaĵo, triakta komedio / El itala trad. "Mevo". - Torino: L' Esperanto, 1933. - 61 p. : ilustr.
  • La gastejestrino / Elitaligo, notoj kaj enkonduka eseo de Carlo Minnaja. - Pizo: Edistudio, 1981. - 154 p.
  • Fuĝo al Chioggia ; Kurioza okazaĵo <parto> / [Trad. Giordani Azzi, Rinaldo Orengo]. - En: Itala antologio : ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento / Hrsg.: Azzi, Giordano.- 1987 ; p. 252 - 264 : ilustr.
  • La ruza vidvino / trad. Perla Martinelli. Literatura Foiro, 2007
    • Originalo: La vedova scaltra
  • La kafejo / trad. Carlo Minnaja. Literatura Foiro, 2007
    • Originalo: Il caffè