Carlo Sarandrea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlo Sarandrea
Persona informo
Naskiĝo 3-a de septembro 1962
en Romo
Lingvoj Esperanto
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1978
vdr

Carlo Sarandrea (naskiĝis la 3-an de septembro 1962 en Romo) estas itala esperantisto. Li lernis Esperanton kiel 16-jarulo kaj jam mallonge poste komencis abundan aktivadon en la itala Esperanto-movado kaj en IKUE: estrarano de la roma katolika Esperanto-grupo, prezidanto de la itala IKUE-sekcio, kunredaktoro de la itala Esperanto-revuo, konsiliano de Itala Esperantista Federacio, parolisto kaj poste redaktoro de la Esperanto-elsendoj ĉe Radio Vatikana, redaktoro de Espero Katolika (de ĉ. 1982 ĝis ĉ. 2015), kunorganizanto de IKUE-Kongresoj, sekretario kaj retestro de IKUE.

Proksimume de la jaro 2010, li malpliigis sian agadon en la esperanta movado kaj iom post iom retiriĝis de siaj postenoj. Lia lasta grava agado estis la redaktado de la elsendoj de Radio Vatikana, kiun li plenumis ankoraŭ ĝis la 4-a de junio 2023.