Carlos Gardel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Carlos Gardel
Gardel color.jpg
Persona informo
Naskonomo Charles Romuald Gardes
Aliaj nomoj Carlos Gardel
Naskiĝo 11-an de decembro 1890 (1890-12-11)
en Tuluzo
Morto 24-an de junio 1935 (1935-06-24) (44-jara)
en Medeĝino
Mortokialo katastrofo ĉe aviado
Tombo La Chacarita Cemetery
Lingvoj hispana lingvo
Ŝtataneco ArgentinoUrugvajoFrancio
Subskribo Carlos Gardel
Profesio
Profesio kantistoaktorokomponistokantaŭtoro
v  d  r
Information icon.svg
Por una cabeza
.

Carlos GARDEL estas la plej konata kantisto de tangoj. Li naskiĝis la 11-an de decembro 1890 en Toulouse Francio. Tre baldaŭ lia familio translokiĝis al Argentino, kies naciecon li havis. Li forpasis la 24-an de junio 1935 en flug-akcidento en Medellín, Kolombio, en la pinto de sia kariero.

Gardel popularigis tutmonde la tangon, kaj estis unu el la plejaj kontribuantoj al ties konverto el popola apenaŭ socie tolerebla danco, al universala konata kaj ŝatata muzikstilo. Li ne nur kantis, sed ankaŭ komponis parton de sia repertuaro, inter kiuj "Mi Buenos Aires querido" (Mia kara Bonaero), "El día que me quieras" kaj "Volver" (Reveni). Dum sia kariero li vendis milojn da diskoj kaj aperis en pluraj filmoj.

Liaj restaĵoj troviĝas en la tombejo de La Chacarita en Bonaero, kaj ankoraŭ estas tre populara en Argentino, kie famas la diro ke li ankoraŭ pli kaj pli bone kantas.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Carlos Gardel apud la Merkato Abasto, Bonaero
  • Flor de durazno (1917)
  • Encuadre de canciones (1930)
  • Luces de Buenos Aires (1931)
  • Espérame (1933)
  • La Casa es seria (1933)
  • Melodía de Arrabal (1933)
  • Cuesta abajo (1934)
  • El Tango en Broadway (1934)
  • El día que me quieras (1935)
  • Cazadores de estrellas (1935)
  • Tango bar (1935)