Carlos Gomes Júnior
Aspekto
| Carlos Domingos Gomes Júnior | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Carlos Domingos Gomes Júnior | ||||
| Naskiĝo | la 19-an de decembro 1949 en Bolama, | ||||
| Lingvoj | portugala vd | ||||
| Ŝtataneco | Gvineo-Bisaŭo | ||||
| Alma mater | Universitato Laval | ||||
| Partio | Afrika Partio por la Sendependeco de Gvineo kaj Kabo-Verdo | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • ministro | ||||
| |||||
| Ĉefministro de Gvineo Bisaŭa | |||||
| Dum | la 25-a de decembro 2008 – nun | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carlos Domingos Gomes Júnior (naskiĝis la 19-an de decembro 1949) estas la aktuala ĉefministro de Gvineo Bisaŭa. Li antaŭe estis ĉefministro de la 10-a de majo 2004 ĝis la 2-a de novembro 2005, kaj estis renomumita je tiu posteno la 25-an de decembro 2008. La politikisto estas la prezidanto de la politika partio "Afrika Partio por la Sendependeco de Gvineo kaj Kabo-Verdo" (portugale Partido Africano da Independência da Guiné e Cabo Verde, PAIGC) ekde la jaro 2002 kaj neformale ofte nomatas "Cadogo".

