Saltu al enhavo

Carlos Kleiber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Kleiber
Persona informo
Naskonomo Karl Ludwig Bonifacius Kleiber
Naskiĝo 3-an de julio 1930 (1930-07-03)
en Berlino
Morto 13-an de julio 2004 (2004-07-13) (74-jaraĝa)
en Konjšica
Tombo Konjšica (en) Traduki (2004–) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Riverdale Country School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Erich Kleiber Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Stanislava Brezovar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carlos Kleiber, naskita sub la nomo Karl Ludwig Bonifacius Kleiber (n. la 3-an de julio 1930 en Berlino - m. la 13-an de julio 2004 en Konjšica), estis german-aŭstria dirigento. Li estas konsiderita de liaj kolegoj kiel unu el la plej grandaj dirigentoj de ĉiuj tempoj laŭ la rezulto de la enketo publikigita en Italio per la revuo Classic Voice (decembro 2011) kiu rilatis al listo de cent famaj nomoj[1].  Ekzistas multaj atestiloj pri admiro de aŭtoritataj personecoj en la muzika mondo.

Timema figuro, rezervita kaj malproksima de la stelisma sistemo, li estis interpretisto karakterizita de mania perfektismo kun repertuaro kiu iĝis tre limigita en la lastaj jaroj de lia agado, precipe en la dua parto de lia kariero, en kiu Kleiber ĉiam pli limigis siajn scenejojn. Multfoje li anoncis pli-malpli oficiale ke li volas ĉesi direkti orkestron, por poste reveni denove preni la bastonon, okaze de memorindaj prezentadoj, kiuj ofte okazis kiel lastminuta anstataŭaĵo de nedisponeblaj dirigentoj. Li emis daŭre profundiĝi en la esploron de la samaj pecoj, tre ofte la samaj, kiuj estis direktitaj de lia patro Erich.

  • L. van Beethoven, Sinfonio n-ro. 5, 7 - Kleiber/WPO - 1974/1976, Deutsche Grammophon
  • Brahms, Sinf. n-ro. 4 - Kleiber/WPO - 1980 Deutsche Grammophon
  • Schubert, Sinf. n-ro. 3, 8 - Kleiber/WPO - 1978 Deutsche Grammophon
  • Strauss, J. - La Vesperto - Kleiber/Varady/Prey - 1975 Deutsche Grammophon
  • Verdi, Traviata - Kleiber/Cotrubas/Domingo - 1976 Deutsche Grammophon
  • Wagner, Tristan und Isolde - Kleiber/Price/Kollo/Moll/Götz - 1981 Deutsche Grammophon
  • Weber, La Franka Ĉasisto - Kleiber/Janowitz/Mathis/Crass - 1973 Deutsche Grammophon
  • Carlos Kleiber direktas Johann Strauss, 1989 SONY BMG
  • Kleiber, Orkestraj Registradoj + Dokumenta filmo "A Memoro" - Kleiber/WPO, 1974/1980 Deutsche Grammophon
  • Novjara Koncerto poe la 150-a jubilea jaro de la Wiener Philharmoniker, Sony, 1992

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]