Carlos Santana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Santana
Bazaj informoj
Naskonomo Carlos Augusto Alves Santana
Naskiĝo 20-an de julio 1947 (1947-07-20) (76-jaraĝa)
en Autlán de Navarro
Edz(in)o Deborah Santana • Cindy Blackman
Deveno Ŝablono:Flagicon Autlán de Navarro, Jalisco, Meksiko
Ĝenroj Latina rokmuziko
Blus-roko
Garaĝa rokmuziko
Ĵaza fusiono
Profesio gitaristo
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj 1966 - nuntempo
Eldoninto Arista, Polydor, Columbia/CBS
Parencaj
temoj
Santana Blues Band
Retejo www.santana.com
Signifa instrumento
PRS Santana II
Gibson SG
vdr

Carlos Santana (naskita la 20-an de julio 1947 en Autlan, Meksiko) estas muzikisto kaj gitaristo, kiu forte influis la rokmuzikon per sia stilo, la latina roko.

Kariero

Jam kiam Carlos havis kvin jarojn, lia patro instruis al ni ludi violonon. Sed li ŝanĝis tion al gitaro en 1955, kiam aperas roknrolo. Li ellaboris sian ludon en kluboj de Tijuana, kien lia familio translokiĝis kun la sepjara infano.

En 1960 la familio plulokiĝas al San-Francisko. Carlos sevas ilin nur post unu jaro kaj dumtempe laboras en striptiz-kluboj. Alvenante en Frisco, ekkonas samspiritulojn kaj fondas en 1966 kun Gregg Rolie, Gus Rodriguez, Michael Carabello kaj Danny Haro la Santana Blues Band. Ili rapide konatiĝas en Frisco kaj ties ĉirkaŭaĵo pro la karakteriza sono, kio estas miksaĵo el roknrolo, bluso kaj latinamerikaj ritmoj. Ili kresas per tio la latinan rokon.

En 1969 aperis la unua sondisko Santana, kiu jam ĉe la unua fojo rikoltis sukceson kaj ebligis la sinprezenton dum la fama Woodstock-festivalo.

En 1972 eldonas Carlos sian unuan solo-diskon. Poste la sukkceso de grupo venas al deklivo kiel ankaŭ la soloaj ambicioj de Carlos. Poste li estis tre invitita gastmuzikisto ĉe popularaj muzikgrupoj. Dum tio lia stilo iĝis nedubebla.

En 1999 li kaj lia grupo plenumis sukcesan revenon: la albumo Supernatural sukcesis dismonde kaj atingis ĉe Grammy en 2000 kun 9 premioj novan rekordon. Ekde tiam Santana ricevis multajn muzikpremiojn kiel grupgvidanto kaj soloa muzikisto.

La privathomo

Meze de la 1970-aj jaroj, Carlos Santana – kiel multaj tiutempe-, alprenis spiritualismon kaj alfidis provizore unu hindian guruon . Tiam trovas li vivmoton por si: Ni ĉiuj estas unu. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj, li estas aktiva ano kun lia edzino Deborah en kristana komunumo. Ili agadas kune dum jarcentoj en socialaj terenoj. Meze de la 1990-aj ajroj fondis ili Milagro Foundation unu komunutilan fondaĵon, kiu celas la lernigan helpon de malavantaĝuloj. Pro iliaj engaĝo, oni multfoje estimigis ilin ambaŭ. Tiel nomis ekzemple la urba registaro de San Francisco en 1987 la 6-an de junio Santana-tago.

Diskografio

Santana kaj la grupo

Santana solo

  • 1972 Live - Carlos Santana and Buddy Miles
  • 1973 Love, Devotion, Surrender - Carlos Santana kaj John McLaughlin
  • 1974 Illuminations - Carlos Santana kaj Alice Coltrane
  • 1979 Oneness, Silver Dreams - Golden Reality
  • 1980 Swing Of Delight
  • 1983 Havana Moon
  • 1987 Blues For Salvador

Krom tiuj albumoj li estas aŭskultebla sur multaj diskoj, ĉar li gastis dum multaj koncertoj.

Eksteraj ligiloj