Carlos Sastre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Sastre
La montgrimpanta hispana biciklisto
La montgrimpanta hispana biciklisto
Persona informo
Naskonomo Carlos Sastre Candil
Naskiĝo 22-a de aprilo 1975
en Leganés
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo biciklisto
TTT
Retejo http://www.carlossastre.com
vdr

Carlos SASTRE CANDIL estas hispana vojo-biciklisto naskiĝinta la 22-an de aprilo 1975 en Leganés. Li gajnis interalie Tour de France 2008 kun la teamo CSC-Saxo Bank.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Carlos Sastre fariĝas profesiulo en 1997 en la teamo ONCE kaj partoprenas en la teamo Team CSC depost 2002. Ofte li estas konsiderata kiel duranga teamano, li biciklis kiel teamano biciklistoj kiel Laurent Jalabert, Joseba Beloki kaj Ivan Basso dum sia kariero. Li estas talentoplena montgrimpanto kaj ĉiam distingiĝis dum etapaj vetkuroj kiel Tour de FranceVuelta.

En majo de 1999, Carlos Sastre partoprenis en Giro d'Italia, sia unua granda rondiro, apud Laurent Jalabert, kiu finis kvara en la ĝenerala klasifiko kaj portis la rozkoloran ĵerzon dum ok tagoj. Sastre finis je la 101-a rango, tri horoj post la venkinto Ivan Gotti[1].

En septembro de 2001, li dungiĝis en la dana teamo CSC-Tiscali[2]. Kie li trovis kelkajn eksajn samteamanojn de Once : Nicolas kaj Laurent Jalabert, Marcelino Garcia kaj Andrea Peron.

En 2006, li partoprenis en la tri ĉefaj rondiroj kaj klasifikas sin tria de Tour de France[3] kaj kvara de Vuelta. Li estas la 29-a vetkuristo sukcesanta fini la tri grandajn rondirojn dum la sama jaro[4].

Dum la Tour de France de 2008, anoncita kiel ebla venkonto kun Cadel Evans, Denis Menchov, Alejandro Valverde, liaj teamanoj Andy kaj Fränk Schleck, Carlos Sastre komencis sindetene, estante en la 15-a unuaj rangoj de la ĝenerala klasifiko. Dum la etapoj de Pireneoj, li prudente akompanis la ĉefrolulojn sen ataki, dum pluraj favoratoj kiel Damiano Cunego kaj Alejandro Valverde kolapsis. Post la pireneaj etapoj, Cadel Evans gajnis la flavan ĵerzon kaj konservis ĝin dum 5 tagoj kaj poste cedis ĝin al Fränk Schleck, samteamano de Sastre, tuj de la unua alpa etapo. Dum la etapo ĝis Alpe d'Huez, la teamo CSC-Saxo Bank decidigis la vetkuron. Sastre atakas tuj post la unuaj kurbiĝoj de la lasta montgrimpo. Neniu el la favoratoj sekvas lin. Sastre pasas la alvenan linion sole kaj gajnas la flavan ĵerzon kun fruo je 1'24" rilate al Fränk Schleck kaj 1'34" al Cadel Evans. Dum la 20-a etapo, antaŭ-lasta, sola vetkuro dum 53km, li klasifikas sin 12-a, alvenante 2'34" post la venkinto Stefan Schumacher kaj 29 sekundoj post Cadel Evans, tiel gardas la pinton de la ĝenerala klasifiko. La 27-an de julio 2008, li gajnas la Tour de France.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Rezultoj dum la grandaj rondiroj[redakti | redakti fonton]

Tour de France[redakti | redakti fonton]

  • 2001 : 20-a
  • 2002 : 10-a
  • 2003 : 9-a, venkinto de la 13-a etapo
  • 2004 : 8-a
  • 2005 : 21-a
  • 2006 : 3-a (post malklasifiko de Floyd Landis)
  • 2007 : 4-a
  • 2008 : Flava ĵerzo Fina venkinto, venkinto de la 17-a etapo, flava ĵerzo dum 4 tagoj.

Vuelta[redakti | redakti fonton]

  • 2000: 8-a kaj plej bona montgrimpanto
  • 2001: Rezigno
  • 2003: 35-a
  • 2004: 6-a
  • 2005: 2-a de la ĝenerala klasifiko (post malklasifiko de la venkinto Roberto Heras sinsekve pozitiva kontrolo de Érythropoïétine EPO).
  • 2006: 4-a, Ora ĵerzo ora ĵerzo dum unu etapo.
  • 2007: 2-a

Giro d'Italia[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Ĝenerala klasifiko de Giro d'Italia 1999, ĉe Cyclingnews.com
  2. angle « Sastre al CSC-Tiscali », Cyclingnews.com, 30-a de septembro 2001
  3. Post la alveno en Parizo, li estas kvara, kaj profitas la deklasifikon de Floyd Landis pro dopado
  4. « Fini la 3 Grandajn Rondirojn dum la sama jaro », Cyclismag.com, 15-a de septembro 2006.
  5. Gajnita de Floyd Landis, la venko estis atribuita al Carlos Sastre pro la kontraŭ-dopado kontrolo pozitiva kies Landis havis (Klasifiko de la 17-a etapo de Tour de France 2006, ĉe la ttt-ejo de UCI ProTour.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]