Carlos de Almeida Wutke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carlos de ALMEIDA WUTKE)
Carlos de Almeida Wutke
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1915 (1915-01-16)
Morto 1-an de januaro 1988 (1988-01-01) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Carlos de Almeida Wutke estis brazila bestkuracisto (naskiĝis en la 16-a de januaro 1915 en Campinas, mortis en 28-a de septembro 1987 en Uberlândia). Li estis batalanto por la studado kaj disvastigado de Evangelio, Esperanto kaj Spiritismo. Komitatano de Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz. Li estis edzo de Helena Pires Wutke kaj havis 11 gefilojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1942 li fariĝis bestkuracisto. Pere de Uberlândia Esperanto-Klubo li faris grandan laboron, sed en 1964, dum brazila militista diktatoreco, la polico malpermesis la agadon de la klubo kaj minacis Wutke per aresto kaj torturo. Fakte li devis prezenti sin je la distrikta policejo por respondi policajn demandojn pri la afero. Post tio, la movado en Uberlândia mortis ĝis la fino de diktatoreco, kiam li denove rekomencis la laboron. Li estis framasono kaj ano de Rozkrucismo.

Esperantisteco[redakti | redakti fonton]

Dum du jaroj li instruis Esperanton en Gimnazio Anchieta. Li estas fondinto de Goiânia Esperanto-Klubo kaj instruis en Goiânia, Monte Alegre de Minas kaj Itumbiara. Li estis prezidanto de Brazila Kongreso de Esperanto en Fortaleza-1964, partoprenis Esperanto-konvencion en Belo Horizonte. Li estis ĉefredaktoro de Esperanto-Aldono, eldonita en la urbo Bagé; aperigis artikolojn en ĵurnaloj kaj en la revuoReformador”, de Brazila Spiritisma Federacio. Li instruis, per koresponda kurso, lernantojn en Portugalio; dum tri jaroj, li subtenis en Uberlândia programon ĉe Radio-Stacio Cultura, kaj estis delegito de UEA en Uberlândia. Krome, li instruis Esperanton en dekoj da spiritismaj societoj, gimnazioj, Legio de Bona Volo, porinstruista lernejo; propagandis per radio, ĵurnaloj, festoj, ekskursoj, kunsidoj, konvencioj; sukcesis la agnoskon de Uberlândia Esperanto-Klubo kiel societon de Publika Utileco, laŭ la Municipa Leĝo 823, de la 4-a de decembro 1959. En 1960 li sukcesis inaŭguri la Avenuon Esperanto kaj en 1982 la monumenton al D-ro Zamenhof, kun la partopreno kaj kunlaboro de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, el Rio de Janeiro, kaj de Spiritisma Grupo Milda Lumo, el Uberlândia, okaze de la 15-a Brazila Seminario de Esperanto. Efektive li estis unu el la plej viglaj disvastigantoj de la E-movado en Brazilo; pri li Affonso Borges Gallego Soares, kiu estis lia korespondanto dum pluraj jaroj, publikigis en la revuo Reformador de Decembro 1987: “Komentarii pri Esperanto en Uberlândia egalas al komentarii pri Wutke, ĉar dum li vivis tie li estis la animo de la movado”. Li verkis multe portugallingve. En Esperanto, li verkis artikolojn pri la graveco de la Centjariĝo de Esperanto. La leĝdomo de Uberlândia en 2003 kreis ĉiujaran premion laŭ lia nomo por omaĝo al bestkuracistoj de tiu municipo, la COMENDA DR. CARLOS DE ALMEIDA WUTKE

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]