Saltu al enhavo

Carlos do Carmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos do Carmo
Persona informo
Naskonomo Carlos do Carmo de Ascensão Almeida
Naskiĝo 21-an de decembro 1939 (1939-12-21)
en Lisbono
Morto 1-an de januaro 2021 (2021-01-01) (81-jaraĝa)
en Santa Maria Hospital
Mortokialo Rompiĝo de aneŭrismo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo tombejo Prazeres en Lisbono Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patrino Lucília do Carmo (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fado-kantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carlos Alberto do Carmo Almeida (n. en Lisbono la 21-an de decembro 1939, m. en Lisbono la 1-an de januaro 2021)​ estis portugala kantisto, kiu popularigis internacie la kantotipon fado.

Li studis en Ĝenevo kaj en 1963 li iĝis administristo de la familia fadejo, nome O Faia, en la Bairro Alto de la portugala ĉefurbo. Lia arta kariero ekis en 1964, sed li jam estis registrinta diskojn estante nur naŭ-jara. Li reprezentis Portugalion en la 21a Eŭrovido-Kantokonkurso 1976, per la kanto Flor de verde pinho (bazita sur poemo de Manuel Alegre). Inter multaj aliaj, plej konataj kantoj liaj estas jenaj: Os putos, Um homem na cidade, Canoas do Tejo, Lisboa menina e moça, Duas lágrimas de orvalho kaj Bairro Alto. Li kantis portugale la kanton El drapaire de Joan Manuel Serrat, (O ferro velho adaptaĵo de la poeto Alexandre O'Neill), en sia disko Canoas do Tejo (LP Movieplay en 1972-CD en 1997) kaj en O melhor dos melhores - Carlos do Carmo (Tecla, 1992). Lia nomo estas inter la pioniroj de la nova portugala diskaro, ĉar lia disko Un homem no país estis la unu KD publikigita de artisto en Portugalio.​ José María Nóbrega akompanis lin per gitaro ekde antaŭ 36 jaroj.

  • Fado em Tom Maior (1964)
  • Não Se Morre de Saudade (1967)
  • Carlos do Carmo (1970)
  • No Curto-Circuito (1970)
  • Canoas do Tejo (1972)
  • Uma Canção para a Europa (1973)
  • Por Morrer uma Andorinha (1973)
  • Ao Vivo na Ópera de Frankfurt (Alte Oper Frankfurt) (1983)
  • Fado Lisboa – An Evening at The "Faia" (kun Lucília do Carmo, 1974)
  • Um Homem na Cidade (1977)
  • Dez Fados Vividos (1978)
  • Um Homem no País (1983)
  • Um Homem no Mundo (1983)
  • Mais do Que Amor É Amar (1986)
  • Que Se Fez Homem de Cantar (1990)
  • Ao Vivo no CCB (1999)
  • Margens (1999)
  • Nove fados e uma canção de amor (2002)
  • Do Tempo do Vinil (2003)
  • Ao Vivo – Coliseu dos Recreios – Lisboa (2004)
  • A Arte e a Música de Carlos do Carmo (2006)
  • À Noite (2007)
  • Carlos do Carmo & Bernardo Sassetti (2010)
  • Maria João Pires / Carlos do Carmo (kun Maria João Pires, 2012)
  • Fado É Amor (2013)