Carly Fiorina
Carly Fiorina | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Cara Carleton Sneed |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1954 (67-jara) en Aŭstino, Teksaso |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Mason Neck |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Stanford • MIT Sloan School of Management • Universitato de Marilando • Masaĉuseca Instituto de Teknologio • Charles E. Jordan High School |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Joseph Tyree Sneed, III |
Patrino | Madelon Sneed |
Frat(in)oj | Joseph Sneed, IV • Clara Sneed |
Edz(in)o | Frank Fiorina • Todd Bartlem |
Okupo | |
Okupo | politikisto • entreprenisto |
TTT | |
Retejo | https://carlyforpresident.com |
Carly Fiorina (nun oficiale Cara Carleton Fiorina, antaŭnupte Cara Carleton Sneed; naskita la 6-an de septembro 1954) estas usona politikisto kaj teknologia komercisto. Ŝi laboris dum multaj jaroj ĉe la telekomunika firmaego AT&T kaj finiĝis tie kiel vicprezidanto kaj alta funkciulo en la apartigita eksfilio Lucent. Poste, de 1999 ĝis 2005, ŝi estris la komputilan firmaon Hewlett-Packard (HP), fariĝante unu el la malmultaj supranivelaj virinoj en usona komerco kaj en la teknologia industriaro. Oni diris ke ŝi "rompis la vitra plafonon" kaj poste, kiam la direktoraro de HP maldungis ŝin, ke ŝi ricevis elstaran "oran paraŝuton". Post la eksiĝo el HP, ŝi aktiviĝis en politiko (kiel komentisto kaj, poste, senata kaj prezidenta kandidato) kaj en filantropio (lanĉante la organizaĵon "One Woman Initiative" en 2008, kiu donacis centmilojn da dolaroj al malriĉulinoj ĉefe en islamaj landoj, kunlabore kun kaj usonaj registaraj instancoj kiel USAID kaj la kristana donacfonduso Opportunity International) kaj estrante la filantropian organizaĵon Good360. Je la 4-a de majo 2015 ŝi anoncis sian kandidatiĝon por la respublikana nomumo por la prezidenta baloto en 2016. Post malsukcesoj en Iovao kaj Novhampŝiro, ŝi malaktivigis sian kampanjon la 10-an de februaro 2016.