Carmen kaj Lola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Carmen & Lola)
Carmen kaj Lola
filmo
Originala titolo Carmen y Lola
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 15 maj. 2018, 7 sep. 2018, 14 nov. 2018, 9 maj. 2019, 13 jun. 2019, 27 jun. 2019, 1 aŭg. 2019, 2 aŭg. 2019
Ĝenro romantic drama, filma dramo, samseksemeca filmo
Reĝisoro(j) Arantxa Echevarría
Produktisto(j) Arantxa Echevarría
Scenaro Arantxa Echevarría
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Rosy Rodríguez • Zaira Romero
IMDb
vdr

Carmen kaj Lola (originala titolo: Carmen y Lola) estas hispana amrakonta filmo kun dramaj elementoj el la jaro 2018. Reĝisorita de Arantxa Echevarría, la aktorinoj Zaira Romero kaj Rosy Rodríguez ludas la rolon de la du romaaj (ciganaj) junulinoj el Madrido, kiuj reciproke enamiĝas malgraŭ la malaprobo de la konservema socio en kiu ili vivas. Per sia unua plenlonga filmo la reĝisorino Arantxa Echevarría rompas la tabuon de samseksemo en la cigana mondo[1].

La reĝisorino provis doni rimarkinde realisman tonon al la filmo, por kiu ŝi uzis neprofesiajn aktorojn kaj donis dokumentan tonon al la rakonto. La filmo debutis en la festivalo de Cannes 2018, kie ĝi estis elektita por projekcio en la serio Quinzaine des Réalisateurs.

Sinoptiko[redakti | redakti fonton]

Lola kreskas kun sia frato Miguel en tradicia romaa familio en antaŭurbo de Madrido (Hispanio) kaj komence de la filmo ŝajnas akcepti sian rolon kiel virino en ĉi tiu kunteksto. Ŝi antaŭĝojas pri estonteco kiel patrino kaj dommastrino. La familio planas geedziĝon en la cigana ĉirkaŭaĵo por la juna Lola. Tamen iom antaŭe Lola renkontis Carmen, kiu estas unu jaro pli aĝa ol ŝi, kiu revas iri al universitato, desegnas birdajn grafitiojn kaj ŝatas virinojn. Carmen havas malsamajn ideojn pri la vivo, volas fariĝi instruistino kaj vivi libere kaj sendepende. Lola rapide sentiĝas allogata al Carmen kaj amafero formiĝas inter ambaŭ. Tamen tio ne respondas al la ideoj kaj normoj de la ĉirkaŭa socio.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

En Rotten Tomatoes, 92% de la 13 recenzistoj donas pozitivan recenzon al la filmo, kun averaĝa takso de 6.67 / 10.

Variety taksis, ke la filmo uzis multajn kliŝojn pri la elŝrankiĝo de samseksemuloj en restriktaj kulturoj. Tamen, precipe danke al la laŭdinda fotografia laboro de Pilar Sánchez Díaz, ĝi ja donas ankaŭ sciojn pri la tradicioj kaj ritoj de la romaoj en Hispanio. Ankaŭ la plejparte neprofesiaj aktoroj bonege ludis siajn rolojn[2].

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Elektita en 2018 por la Eŭropaj Filmaj Premioj
  • Premioj Goya 2019 por la Plej bona flanka aktorino kaj plej bona reĝisora debuto
  • En 2019 premio CV Cine ĉe la Internacia Kinfestivalo de Palm Springs

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (es) Coronado, Nuria. «Entrevista a Arantxa Echeverría, directora de 'Carmen y Lola'», La Hora Digital, la 19-an de majo 2021 (kun filmeto)
  2. (en) Jessica Kiang: Film Review: ‘Carmen and Lola’. In: Variety, la 23-an de majo 2018,