Carmen Amaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Carmen Amaya
Monumento de Amaya en parko de Barcelono
Monumento de Amaya en parko de Barcelono
Naskiĝo la  2-an de novembro 1918(nun 1918-11-02)
en Barcelono Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Morto la 19-an de novembro 1963 (45‑jara)
en Bagur, Ĝirono
Sukcesis kiel Flamenko-dancistino
v  d  r
Information icon.svg

Carmen Amaya (naskiĝis la  2-an de novembro 1918(nun 1918-11-02) en Barcelono, mortis la 19-an de novembro 1963 en Bagur, Ĝirono) estis flamenko-dancistino kaj kantistino, de Romaa deveno, naskiĝinta en la kvartalaĉo Somorrostro de Barcelono, Hispanio, Vila Olímpica hodiaŭ.

Ŝi estis nomita "la plej granda hispana cigana dancistino de sia generacio".[1] kaj "la plej eksterordinara personeco el ĉiuj tempoj en flamenko-danco".[2]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Carmen Amaya naskiĝis la  2-an de novembro 1918(nun 1918-11-02) en kvartalaĉo de Somorrostro, Barcelono, Katalunio,[3] filino de José Amaya kaj Micaela Amaya Moreno. Ŝi venis el tre malriĉa familio kiu vivis en vagono. Ŝi naskiĝis sub ilia vagono fariĝinta hejmo dum frua vintra ŝtormo[4]. Amaya estis la dua el ses pluvivintaj infanoj de siaj gepatroj. Ŝi havis tri fratinojn kaj du fratojn. Ŝi lernis flamenkon en tre frua aĝo el siaj patrino, onklino kaj multaj aliaj famaj dancistoj de tiu tempo[5].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Amaya unue dancis en kelo apud Granado, Hispanio[6]. Ŝi dancis ekde kiam ŝi estis 5-jaraĝa. Akompanita de la gitaro de sia patro, ŝi dancis en havenkvartalaj tavernoj en Barcelono. Juna homo kiu vidis ŝin danci kiel knabinon estis Sabicas (Agustín Castellón Campos), kiu poste diris "Mi vidis ŝin danci kaj ĝi ŝajnis kvazaŭ io supernatura al mi... Mi neniam vidis iun danci kiel ŝi. Mi ne scias kiel ŝi faris ĝin, mi tute ne scias!". Sabicas fariĝis granda flamenko-gitaristo kaj akompanis ŝin dum multaj jaroj[7]. Li registris Queen of the Gypsies (1959) kaj Flamenco! kun Amaya.

En 1929, ŝi debutis en Parizo kun notinda hispana dancistino Raquel Meller, kun varma aklamo kaj admiro al ŝia danca lerteco. Ŝi poste spektaklis en Folies Bergère. Ŝi malakceptis oferton spektakli en Bonaero ĝis kiam ŝi estis vokita por aperi en Madrido. Post tiu aklamita spektaklo, ŝi akceptis la Bonaeran oferton, spite la protestojn de sia onklo Sebastian, unu el la 16 membroj de sia ĉirkaŭaĵo. Argentinaj ĉeestantaroj estis tiel impresitaj ke ili nomis teatron laŭ ŝia nomo. Ŝi poste turneis en pluraj landoj de Sudameriko, kaj en Meksik-urbo ŝi estis kontraktita de S. Hurok, kiu kondukis ŝin al Novjorko[8]. Ŝi translokiĝis al Usono en 1936, kie ŝi ekrolis en pluraj filmoj kiuj gajnis recenzan aklamon kaj superis ĉart-rekordojn, inkluzive de Los Tarantos, adapto de Romeo kaj Julieta, kaj kurtfilmo Danzas Gitanas (hispane por Ciganaj dancoj).

Amaya estis invitita de prezidanto Franklin Roosevelt por danci en la Blanka Domo en 1944, kaj ankaŭ de Harry S. Truman en 1953.

Amaya estas entombigita en la tombejo de Ciriego en Santandero.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1929: La bodega
  • 1934: 2 mujeres y 1 Don Juan
  • 1935: La hija de Juan Simón
  • 1936: Don viudo de Rodríguez (kurtfilmo)
  • 1936: María de la O
  • 1939: El Embrujo del Fandango (kurtfilmo)
  • 1940: Martingala
  • 1941: Original Gypsy dances
  • 1942: Aires de Andalucía (kurtfilmo)
  • 1942: Panama Hattie
  • 1944: Knickerbocker Holiday (Pierna de Plata)
  • 1944: Follow the boys (Sueños de Gloria)
  • 1945: See My Lawyer (Entiéndase con mi abogado)
  • 1945: Los amores de un torero
  • 1953: Quand te tues-tu?
  • 1954: Dringue, Castrito y la lámpara de Aladino
  • 1958: Música en la Noche
  • 1963: Los tarantos

________

  • 1975: Canciones de Nuestra Vida
  • 1988: Gypsy Heart

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1956: The queen of the gypsies
  • 1990: Grandes figures du flamenco, vol. 6
  • 1996: Carmen Amaya en familia
  • 2002: Grabaciones Discos de Pizarra 1948 - 1950

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • DUBLIN, Anne. (2009) Dynamic Women Dancers. Second Story Press. ISBN 978-1-897187-56-2.
  • Bois, Mario (1994). Carmen Amaya o la danza del fuego. Madrido: Espasa Calpe.
  • Hidalgo Gómez, Francisco (2010). Carmen Amaya. La biografía. Barcelono: Ediciones Carena.
  • Madridejos Mora, Montserrat (2012). El flamenco en la Barcelona de la Exposición Internacional (1929-1930). Barcelono: Edicions Bellaterra.
  • Madridejos Mora, Montserrat y David Pérez Merinero (2013), Carmen Amaya. Barcelono: Edicions Bellaterra.
  • Montañés, Salvador (1963). Carmen Amaya. La bailaora genial. Barcelono: Ediciones G.P.
  • Pujol Baulenas, Jordi y Carlos García de Olalla (2003). Carmen Amaya. El mar me enseñó a bailar. Barcelono: Almendra Music.
  • Sevilla, Paco (1999). Queen of the gypsies. The Life and legend of Carmen Amaya. San Diego, Usono: Sevilla Press.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clarke, Mary & Crisp, Clement 1981. The history of dance. Orbis, London. p60
  2. Clarke, Mary & Vaughan, David 1977. The encyclopedia of dance & ballet. Pitman, London. p316
  3. MONTSE MADRIDEJOS, DAVID PÉREZ MERINERO. (2013) Carmen Amaya. Barcelona: Edicions Bellaterra. ISBN 978-84-7290-636-5.
  4. Dublin, 2009, p.27
  5. Dublin, 2009, p.28
  6. Herbert Kadison. "Flamenco Firebrand." Greenwich Village Chatter II:11 (Octobro, 1946), 5-7.
  7. Sevilla, Paco 1999. Queen of the gypsies: the life and legend of Carmen Amaya. Sevilla Press. Excerpt by Flamenco-world.com: [1]
  8. (Kadison, 6)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen Amaya en la angla Vikipedio.