Carmen Electra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen Electra
Persona informo
Carmen Electra
Naskonomo Tara Leigh Patrick
Naskiĝo 20-an de aprilo 1972 (1972-04-20) (51-jaraĝa)
en Sharonville, Ohio
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Princeton High School • Barbizon Modeling and Acting School • School for Creative and Performing Arts vd
Familio
Edz(in)o Dennis Rodman • Dave Navarro vd
Amkunulo Rob Patterson vd
Profesio
Okupo filmaktoro • kantistoaktoromodelomuzikistoPlaymate • televida aktoro • voĉaktoro • dancisto vd
Aktiva dum 1990– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tara Leigh Patrick (20a de Aprilo, 1972), konata profesie kiel Carmen Electra,[1][2] estas usona aktorino, manekeno, kantistino kaj famulino por amaskomunikiloj. Ŝi ekkarieris kiel kantistino translokiĝinte al Minneapolis, kie ŝi renkontiĝis kun Prince, kiu produktoris ŝian samnoman debutan studialbumon, kiu estis publikigita en 1993. Electra startigis sian glamurmodeladon en 1996 per aperoj en gazeto Playboy, antaŭ translokigi al Los-Anĝeleso, kie ŝi elrompis per ludado de la rolulo de Lani McKenzie en la agad-drama serio Baywatch (1997–1998).

En 1997, Electra estis gastiganto por la programo pri parigado de MTV nome Singled Out kaj faris sian filmodebuton en la komedia hororfilmo American Vampire. En 2004, ŝi kunstelulis en realectelevida serio 'Til Death Do Us Part: Carmen and Dave kun sia tiama edzo Dave Navarro, kaj faris la voĉon de Six en la animacia serio Tripping the Rift. Electra poste atingis agnoskon pro sia laboro en parodiaj filmoj, kiel Scary Movie (2000), Scary Movie 4 (2006), Date Movie (2006), Epic Movie (2007), Meet the Spartans (2008), kaj Disaster Movie (2008). Aliaj filmoj en kiuj ŝi aperis estas Good Burger (1997), Get Over It (2001), Starsky & Hutch (2004), Cheaper by the Dozen 2 (2005), Dirty Love (2005), Hot Tamale (2006), kaj I Want Candy (2007).

Electra porokaze laboris kiel dancistino, ĉefe kun The Pussycat Dolls, kiel gasto de la grupo en VH1 Divas 2004.[3] Ŝi estis konsiderata "seksosimbolo" kaj "pop-ikono".[4][5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carmen Electra and Dave Navarro divorce records Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine. TMZ.com. Alirita la 11a de Februaro, 2007.
  2. Carmen Electra, others sue clubs for using images in ads (en-US) (2019-06-28). Alirita 2020-12-09.
  3. VH1 DIVAS 2004. VH1. Arkivita el la originalo je 26a de Septembro 26, 2020. Alirita 15a de Septembro, 2019.
  4. "Carmen Electra's Transformation Proves She Looks Better Than Ever: See Her Style Evolution". In Touch Weekly. 20a de Aprilo, 2020. Alirita la 4an de Novembro, 2020.
  5. Nolasco, Stephanie (21a de Novembro, 2019). "Carmen Electra reflects on posing for Playboy, being a sex symbol: 'I'm not shy at all anymore'". Fox News. Alirita la 4an de Novembro, 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]