Carmen Maura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Carmen Maura en 20 minutos.jpg
Carmen Maura

Carmen García Maura (Madrido, 15-a de septembro de 1945) estas aktorino hispana. Estas unu de la aktorinoj plej gravaj de Hispanio, akirinta de 4 premioj Goya, tiel kiel de multaj aliaj premioj. Ŝiaj plej konataj roloj estis danke al filmoj kiaj Mujeres al borde de un ataque de nervios, ¡Ay, Carmela!, Lisboa, La comunidadVolver, kiuj famigis ŝin.

Ŝi komencis, post teatrado ĉe la universitato kaj ĉe la sendependa grupo Goliardos dum la 1970-aj jaroj, per filmoj de la tiama tute ne agnoskata (kaj poste fama) reĝisoro Pedro Almodóvar kia Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón kiu fariĝis per grandaj penoj kaj sen ekonomiaj resursoj. Tiu filmo sukcesis en la etoso de tre grava socia junula kultura movado nome madrida "movida".

Post tio Pedro Almodóvar alvokis ŝin por aliaj pli ambiciaj kaj komercaj filmoj dum la 1980-aj jaroj kiaj Entre tinieblas, ¿Qué he hecho yo para merecer esto? kun tre grava rolula interpretado fare de Carmen maura, Matador, kie ŝi ludis nur duarange; La ley del deseo, kaj fine, la filmo plej sukcesa kaj bonkvalita de la duo Almodóvar-Maura, la humorega komedio Mujeres al borde de un ataque de nervios, kiu reprezentis la plej altan sukceson de ambaŭ kinistoj.