Carmen de Burgos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carmen de Burgos
Persona informo
Naskonomo María del Carmen Ramona Loreta de Burgos y Seguí
Naskiĝo 10-an de decembro 1867 (1867-12-10)
en Almerio
Morto 9-an de oktobro 1932 (1932-10-09) (64-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Civil Cemetery, Madrid vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Amkunulo Ramón Gómez de la Serna vd
Profesio
Alia nomo Colombine • Gabriel Luna • Perico el de los Palotes • Raquel • Honorine • Marianela vd
Okupo ĵurnalisto • romanisto • verkistotradukisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • redaktisto • sufrageto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Carmen de Burgos.

Carmen de Burgos y Seguí —ankaŭ konata per la pseŭdonimo Colombine —(Rodalquilar, loĝloko de la municipo Níjar, en la provinco Almerio - naskiĝis la 10-an de decembro 1867 – mortis en Madrido, la 9-an de oktobro 1932), estis ĵurnalisto, verkisto kaj aktivisto por la rajtoj de la hispanaj virinoj. Ŝi estas konsiderata la unua profesia ĵurnalistino en Hispanio kaj en la hispana lingvo pro la redaktado de la madrida tagĵurnalo Diario Universal en 1906, kiun gvidis Augusto Figueroa. Ŝi ankaŭ subskribis verkojn per la pseŭdonimoj Gabriel Luna, Perico el de los Palotes, Raquel, Honorine aŭ Marianela.

Inter ŝiaj plej popularaj romanoj menciindas Puñal de claveles, verkita finde de ŝia vivo kaj baziĝinta super la okazintaĵo konata kiel 'la krimo Níjar', okazinta en 1928 en la Cortijo del Fraile, en la Kampoj de Níjar, kaj kiu estis unu el la inspiroj de Federico García Lorca por sia romano Sanga Nupto.