Caroline Norton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caroline Norton
Persona informo
Naskonomo Caroline Elizabeth Sarah Sheridan
Naskiĝo 22-an de marto 1808 (1808-03-22)
en Londono
Morto 15-an de junio 1877 (1877-06-15) (69-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Patro Thomas Sheridan vd
Patrino Caroline Henrietta Sheridan vd
Gefratoj Georgiana Seymour, Duchess of Somerset • Helen Blackwood, Baroness Dufferin and Claneboye • Richard Brinsley Sheridan vd
Edz(in)o George Chapple Norton • Sir William Stirling-Maxwell, 9th Baronet vd
Infanoj Fletcher Cavendish Charles Conyers Norton • Thomas Brinsley Norton, 4th Baron Grantley • William Norton vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgokomponisto • romanisto • redaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Akvarela skeĉo de Caroline Norton fare de Emma Fergusson 1860, ĉe la Nacia Portreta Galerio de Skotlando
Portreta gravuraĵo de Caroline Norton el unu el ŝiaj romanoj
Caroline Norton, detalo de portreto de Frank Stone, ĉ. 1845

Caroline Elizabeth Sarah (Sheridan) NORTON [1] (la 22-an de marto 1808 - la 15-an de junio 1877) estis sociemulo, verkistino, poeto, dramisto, komponistino kaj socia aktivulo por la rajtoj de virinoj.

Ŝi lasis sian edzon, kiu estis akuzita de multaj pro truda kaj perforta konduto, en 1836. Ŝia edzo tiam jurpersekutis ŝian proksiman amikon William Ŝafido, Lord Melbourne, tiam la Whig Ĉefministro, pro adulto. La rezultinta skandalo preskaŭ faligis la registaron, kaj vundis Caroline-n.

Kvankam la ĵurio trovis ŝian amikon ne kulpa de adulto, ŝi malsukcesis akiri eksedziĝon kaj estis neita aliron al ŝia tri filoj pro la leĝoj ĉe la tempo kiuj preferis patrojn. Kiam ŝi disiĝis de sia perforta edzo, ŝi malkovris, ke ŝi havis neniun laŭleĝan rajton sen li, dum li povis pro siaj laŭleĝaj rajtoj nei ŝian aliron al iliaj filoj kaj ŝia posedaĵo. Post jaroj la kampanjado de Norton gvidis al la promulgado de la Akto pri Gardado de Infanoj (Custody of Infants Act, 1839), la Akto pri Geedzecaj Aferoj (Matrimonial Causes Act, 1857) kaj la Akto pri posedo de Nemoveblaĵoj de Edziniĝintaj Virinoj (Married Women's Property Act, 1870).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de la aktoro Thomas Sheridan kaj la romanverkistino Caroline Henrietta Callander.

Dek-naŭ jaraĝa ŝi geedziĝis kun George Chapple Norton. Li iĝis posedema edzo kiu en ebrieco atakis kaj perfortis Carolinen. Ŝi naskis tri bebojn meze de tia malfeliĉa familia etoso, kaj aldone ŝi amare batalis pro la tre malbona ekonomia situacio kaŭzita de la malsukcesoj de George kiel advokato.

Tiu ĉi malfeliĉo eble funkciis kiel sprono al ŝiaj kreivaj okupoj. Por liberigi siajn emociojn ŝi turnis sin al poezio, prozo kaj muziko. Ŝia unua libro, “La Malĝojoj de Rosalie” (The Sorrows of Rosalie) (1829), estis bone ricevita. Baldaŭ sekvis aliaj titoloj ankaŭ bone akceptitaj.

Caroline trovis ke tiu aktivado povas ankaŭ solvi ŝian ekonomian situacion, dum ŝi sendependigas de la perforta edzo. Post naŭ jaroj da geedzeco, Caroline forlasis sian edzon kaj ŝi sukcesis vivteni sin per sia aŭtorgajno. Tamen George kidnapis la tri infanojn; li kaŝis ilin en Skotlando, akuzante Caroline en tribunalo pro amafero. Sub la angla juro en 1836, la infanoj estis laŭleĝa posedaĵo de la patro. La akuzo pri adulto ne estis pruvita, sed ŝi daŭre restis sen siaj infanoj, kaj ŝia socia reputacio estis ruinigita. Ankoraŭ pli, la edzo antaŭ tribunaloj sukcese postulis ajnan monon kiun Caroline gajnus el la vendado de siaj libroj aŭ kantante.

Kiel rezulto la kariero de Caroline deturniĝis for de la artoj al skribado de tekstoj kaj pamfletoj por defendi ŝiajn rajtojn. Ŝi iĝis ĉefa aktivulo en intensa kampanjo pri la infanprizorga kaŭzo, kiu inkludis leteron al reĝino Viktorio. Ŝia kampanjo sukcesis: Dum la daŭro de pluraj jaroj ŝiaj klopodoj, kune kun la movado por la virinaj rajtoj, atingis la aprobon de la parlamento de tri ĉefaj leĝoj: La leĝo pri Infana Prizorgardo aprobita en 1839, kiu donis al disigitaj aŭ divorcitaj edzinoj rajton al siaj infanoj. Caroline ankaŭ skribis kaj agitadis en subteno de la propono pri la Leĝo de Eksgeedziĝo kiu estis aprobita en 1857, kaj ankaŭ pri la Leĝo rilate al la Posedaĵoj de la Edziĝintaj Virinoj aprobita en 1870.

La pentristo Daniel Maclise estis komisiita por verki murpentraĵojn en la Lord-ĉambro (House of Lords). Por la fresko pri ‘Justeco’ li elektis Caroline Norton kiel faman personon, viktimo de maljusteco. Caroline modelis por tiu ĉi fresko kiu estis finita en 1849.

Se Caroline Norton estis grava verkistino, kaj grava socia aktivulo, ŝia rilato kun la baladkomponaĵo ne estis malpli grava.

Ŝi havis grandan sukceson kun sia 'hispana' balado "Juanita" (1853), komponita kaj verkita de ŝi mem. Ĝi iĝis la unua balado de virina kantverkisto se temas pri atingi masivan vendon. “Juanita” definitive estas angla balado kun ekzota tuŝo de hispana melodio kaj teksto. Pseŭdo-hispana muziko ornamas eĉ la post-ludon kiu enhavas imiton de la "martelitaj" notoj oftaj en gitarmuziko.

Kelkaj el ŝiaj kantoj klare reflektas ŝiajn proprajn zorgojn, ekzemple "Lamento de la patrino" (1840). Aliaj reflektas ilin oblikve, kiel “La adiaŭo de la arabo” kiu temas pri dolora apartigo.

Laŭ Derek B. Scott la graveco de Caroline Norton en la historio de la salona balado estas ke “ŝi donis ekzemplon al aliaj virinoj daŭre produktante siajn proprajn kanzonojn. Farante tion, ŝi ne nur pavimis la vojon por Claribel kaj Maria Lindsay (V. en m. 162) sed ankaŭ plibonigis la statuson de virinoj interesitaj pri komponado de populara muziko”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 163 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Politikaj broŝuroj[redakti | redakti fonton]

  • A Voice from the Factories, 1836
  • Separation of Mother and Child by the Laws of Custody of Infants Considered, 1837
  • A Plain Letter to the Lord Chancellor on the Infant Custody Bill, 1839
  • Letters to the Mob, 1848
  • English Laws for Women in the Nineteenth Century, 1854
  • A Letter to the Queen on Lord Chancellor Cranworth's Marriage & Divorce Bill, 1855
  • A Review of the Divorce Bill of 1856, with propositions for an amendment of the laws affecting married persons, 1857

Poeziaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

  • The Sorrows of Rosalie: A Tale with Other Poems, 1829
  • I Do Not Love Thee, 1829
  • The Cold Change, 1829
  • The Undying One and Other Poems, 1830
  • The Faithless Knight, 1830
  • The Dream, and Other Poems, 1840
  • The Child of the Islands, 1845
  • Aunt Carry's Ballads for Children, 1847
  • Bingen on the Rhine, undated: "Copyrighted 1883 by Porter & Coates, Philadelphia"
  • The Centenary Festival, 1859
  • The Lady of La Garaye, 1862
  • We Have Been Friends Together

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • The Dandies Rout, 1825
  • The Wife, and Woman's Reward, 3 vols, 1835
  • Stuart of Dunleath, 1851
  • Lost and Saved, 3 vols, 1863
  • Old Sir Douglas. 3 vols, 1866

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Gypsy Father, 1830
  • Vathek, based on the novel by William Beckford, 1830. In the Notes & Queries issue of March 2017, 86–95 ("The Lost Manuscript of Caroline Norton's Vathek"), Robert J. Gemmett provides compelling evidence that Caroline's manuscript of this play may have survived.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Alice Acland, Caroline Norton, Constable, 1948
  • Diane Atkinson, The Criminal Conversation is of Mrs Norton. London, Preface Publishing, 2012
  • Barbara Caine, English Feminism, 1780–1980, Oxford University Press, 1997
  • Alan Chedzoy, A Scandalous Woman, The Story of Caroline Norton. London, 1992
  • John William Cousin, A Short Biographical Dictionary of English Literature. London, J. M. Dent & Sons; New York, E. P. Dutton, 1910
  • Fanny Kemble, The Records of a Girlhood. New York, Holt, 1879
  • David I. Kertzer, Family Life in the Nineteenth Century, 1789–1913: The History of the European family. Volume 2. Yale University Press, 2002
  • Gail MacColl and Carol M. Wallace, To Marry an English Lord: Or, How Anglomania Really Got Started. New York, Workman Publishing, 1999
  • L. G. Mitchell, Lord Melbourne, 1779–1848. Oxford University Press, 1997
  • Caroline Elizabeth Sarah Sheridan Norton, English Laws for Women in the Nineteenth Century. London [s.n.], 1854
  • Joan Perkin, Women and Marriage in Nineteenth-Century England. Routledge, 1989
  • Jane Gray Perkins, The Life of the Honourable Mrs. Norton. John Murray, 1909
  • Diana Scott-Kilvert, The Journals of Mary Shelley, 1814–1844. Volume: 2. Oxford, Clarendon Press, 1987
  • Lawrence Stone, Road to Divorce: England 1530–1987. Oxford University Press, 1990
  • Sylvia Strauss, Traitors to the Masculine Cause: The Men's Campaigns for Women's Rights. Greenwood Press, 1982
  • Cecil Woodham-Smith, Florence Nightingale, 1820–1910. McGraw-Hill Book Company, 1951
  • Marilyn Yalom, A History of the Wife. New York: Harper Perennial, 2002

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reynolds, K. D. "Norton [née Sheridan], Caroline Elizabeth Sarah". Oxford Dictionary of National Biography (online ed.). Oxford University Press. doi:10.1093/ref:odnb/20339. (Subscription or UK public library membership required.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]