Carolyn S. Shoemaker
| Carolyn S. Shoemaker | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de junio 1929 en Gallup |
| Morto | 13-an de aŭgusto 2021 (92-jaraĝa) en Flagstaff |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Kalifornia Ŝtata Universitato en Chico Kalifornia Ŝtata Universitato |
| Familio | |
| Patro | Leonard Robert Spellmann (en) |
| Edz(in)o | Eugene M. Shoemaker (1951–1997) |
| Okupo | |
| Okupo | astronomo universitata instruisto |
Carolyn Jean Shoemaker (naskiĝis la 24-an de junio 1929, en Gallup (Nov-Meksiko) - 13-an de aŭgusto 2021) estis usona astronomino. Naskita Carolyn Jean Spellmann, ŝi estis edzino de la astronomo Eugene M. Shoemaker.
Ŝi estis konata kiel kun-malkovrintino de la kometo Shoemaker-Levy 9, kun sia edzo kaj kun David H. Levy.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝi ŝajnis ne interesita pri sciencoj: la kursoj pri geologio, kiujn ŝi sekvis, tedis ŝin. Ricevinte en 1950 sian magistran gradon pri historio kaj politika scienco de la Kalifornia Ŝtata Universitato en Chico, ŝi renkontis sian ontan edzon Eugene M. Shoemaker, geologon studantan por sia doktoriĝo en Caltech.
Post mallonga kariero en instruado, ŝi edziniĝis kun Eugene Shoemaker en 1951. Ŝi havis tri infanojn kaj, dum tridek jaroj, vivis kiel dommastrumantino, kvankam ŝi fojfoje helpadis sian edzon profesie.
Malkovroj
[redakti | redakti fonton]De 1976, ŝi ekinteresiĝis pri astronomio, kaj, uzante stereoskopon por ekzameni la fotografaĵojn faritajn per la larĝ-kampa teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar, ŝi serĉas objektojn, kiuj moviĝas rilate al la fiksita fono de la steloj. En 1982, tiu aktiveco gvidis al la projekto PACS (Palomar Asteroid & Comet Survey aŭ Asteroida kaj Kometa Enketo ĉe Palomar), por kiu la geedzoj Shoemaker uzis teleskopon de Observatorio Palomar po 7 noktojn monate. Ili malkovris ĉirkaŭ 900 asteroidojn, inter kiuj 47 trojajn kaj plurajn terrenkontajn objektojn.
Sed ŝi estis plej interesita pri la kometoj: inter 1983 kaj 1994, helpite de Henry E. Holt kaj David H. Levy, ŝi malkovris aŭ kun-malkovris 32 de tiaj astroj, kaj estas rigardata kiel la homo, kiu malkovris plej grandan nombron da kometoj[1]. En 1993, ŝi kun-malkovras la kometon Shoemaker-Levy 9 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar. Tiu kometo, kiu alfrapis Jupiteron en 1994, estis senkompara, ĉar ĝi unuafoje permesis observi kometan alfrapon sur planedon.
La geedzoj Shoemaker popularigis la ideon pri la eblo de alfrapoj de kosmaj objektoj sur Teron. De 1984 ili ĉiujare pasigis po 3 monatojn en Aŭstralio por fari esploradon de krateroj; ĉar sur tiu ĉi kontinento kun malforta tektonika aktiveco, la spuroj de malnovaj krateroj povas longtempe postresti.
Dum unu el tiaj vojaĝoj, en 1997 okazis akcidento, en kiu Eugene Shoemaker mortis kaj Carolyn estis vundita.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Carolyn Shoemaker ricevis:
- honoran doktorecon de la Universitato de Norda Arizono,
- Medalon por escepta scienca sukceso de NASA en 1996,
- Medalon James Craig Watson[2] en 1998 al ŝi kaj al ŝia edzo.

