Carpinteria (Kalifornio)
Carpinteria | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 93013–93014 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 040 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 543 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 24′ N, 119° 31′ U (mapo)34.399166666667-119.51638888889Koordinatoj: 34° 24′ N, 119° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 33 m [+] | ||
Areo | 24,012931 km² ( 240 1.2 931 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Carpinteria [karpinteRIa] (el hispana carpintería (ĉarpentejo)) estas malgranda marborda urbo de la sudoriento de la Kantono Santa Barbara, Kalifornio, Usono, oriente de Santa Barbara kaj nordokcidente de Ventura. Estis 13,040 loĝantoj laǔ la censo de 2010.
La strando Carpinteria Beach famas pro sia milda deklivo kaj trankvilaj ondoj en certaj sablareoj, sed ankaŭ eblas surfi en kelkaj el pli rokecaj areoj.[1] Fokoj kaj marleonoj povas esti vidataj en la areo el Decembro al Majo ĉe birdarejo [2] en la najbaraj Carpinteria Bluffs,[3] same kiel foje iu griza baleno. Tajdujoj enhavas marstelojn, maranemonojn, krabojn, helikojn, polpojn kaj eĥinojn. Eblas maraton-longa promenado norde de la birdorokaro laǔlonge de la strando ĝis la haveneto Stearns Wharf en Santa Barbara, kvankam ĝi estas irebla nur dum malalta tajdo. Estas populara kampadejo apud la strando. Eblas birdumado ĉe la Karpinteria Salmarĉa Rezervejo, establita en 1977 kaj administrata de la Naturrezerveja Sistemo de la Universitato de Kalifornio.[4]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Rincon - Indicator Surf Forecast and Surf Reports (CAL - Ventura, USA). Alirita 12a de Marto, 2016.
- ↑ Carpinteria Seal Rookery, and Clifftop Walk. Alirita 12a de Marto, 2016.
- ↑ Carpinteria Bluffs. Arkivita el la originalo je 17a de Marto, 2016. Alirita 12a de Marto, 2016.
- ↑ Carpinteria Salt Marsh Reserve - University of California Natural Reserve System. Alirita 12a de Marto, 2016.