Carrefour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carrefour
publika kompanionegoco vd
Dum 1959 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Fondintoj Marcel Fournier • Denis Defforey • Jacques Defforey vd
Sidejo Massy
Lando Francio
Dungitoj 322 164 (stato: 2020)
Agokampo cash and carry
ISIN-kodo FR0000120172
filiaj kompanioj Proxi • Promocash • Carrefour Foundation • Carrefour France • Atacadão • Carrefour Mobile • Carmila • Ed • Dia vd
Posedataj kompanioj Carrefour • Carrefour Contact • Carrefour Market • Carrefour City • Carrefour Express • Carrefour Montagne • Carrefour Bio • Carrefour Bon App vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Carrefour (en la franca tio signifas intersekcon aŭ vojkruciĝon) estas transnacia firmao el francdevena origino kiu distribuas kaj vendas varojn, estante la unua eŭropa grupo kaj dua en la mondo en ĝia sektoro. En 2014, la grupo havis 10 860 vendejojn en 33 landoj (10 integritaj landoj), 3360 vendejoj en Eŭropo (krom Francio) 5013 vendejojn en Francio, 830 en Latinameriko kaj 307 en Azio, kaj 1350 vendejojn en landoj kun komerca interkonsento. Ĝi dungas ĉirkaŭ 381 227 personojn en la tuta mondo.

Ĝiaj vendoj atingis 100 500 milionojn da eŭroj en 2014.

La plej granda vendejo de Carrefour estis konstruita en 1972, ĝi situas en Portet-sur-Garonne Tuluzo el 24 400 m², estas la plej granda de Francio. La mila vendejo (1000) estis inaŭgurita en Ĉinio en 2006.

Ĝi precipe havas sian aktivecon en tri merkatoj: Eŭropo, Azio kaj Latinameriko. 56 % el ĝia agado estas produktata ekster Francio, kvankam inter Francio kaj Hispanio ĝi akumulas 79 % de la tuta volumo de la negoco.

La grupo fokusiĝas en merkatoj el granda ekspansio: Ĉinio, Brazilo, Hispanio, Italio kaj Maroko. Ekde 2014 la grupo ekigas planon por ekspansiiĝi al afrikaj landoj kiaj Ebura Bordo, Niĝerio, Kongolando, Kongolo, Senegalo, Ganao, Gabono kaj Kameruno kaj en mezorientaj landoj kie la branĉo Majid Al Futtaim etendiĝas al Kartvelio, Armenio kaj Kazaĥio, inter aliaj landoj.

La societo Carrefour estis kreata en Alta Savojo en 1959 de la familioj Fournier kaj Defforey. En 1963, Carrefour inventis la koncepton pri superbazaro, malfermante la unuan en Sainte-Geneviève-des-Bois. La societo establiĝis en Belgio en 1969, en Hispanio en 1973 kaj en Brazilo en 1975. La societo Promodis (estonta Promodès) kreiĝis en 1961 post la kunfandiĝo de la entreprenoj de du normandaj familioj gviditaj de Paul-Auguste Halley kaj Léonor Duval-Lemonnier. La nomo de Carrefour signifas "vojkruciĝo/intersekco", ĉar la unua superbazaro ĝuste troviĝis en vojkruciĝo.