Carrefour (Haitio)
| Carrefour | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo komunumo de Haitio urbego | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 511 345 (2015) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 096 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 18° 32′ N, 72° 24′ U (mapo)18.53333-72.4Koordinatoj: 18° 32′ N, 72° 24′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 39 m [+] | ||
| Areo | 165,16 km² (16 516 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Carrefour, (loke Kafou) estas grandurbo en Haitio. Ĝi estas antaŭurbo de Portoprinco apartenanta al urbaro de Portoprinco.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 18° 32′ N 72° 24′ U / 18.533 °N, 72.400 °U (mapo)
- Areo: 165 km²
- Loĝantaro: 343 916 (en 2013)
- Supermara alteco: 39 m
- Horzono: UTC-5h
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo:
Geografio
[redakti | redakti fonton]Carrefour situas inter la marbordo kaj montoj. Portoprinco troviĝas nur 8, Delmas (Haitio) 12 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Carrefour estas urbo de granda malriĉeco, karakterizita de infanlaboro. En la domaĉaro de Carrefour en 1999 dekunu junuloj estis ekzekutitaj en masakro. En 2010 katastrofa tertremo de magnitudo 7 sur la skalo de Richter okazis ankaŭ en tiu urbego, laŭ la proparolanto duono de la konstruaĵoj estis detruitaj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Carrefour la averaĝa temperaturo varias inter 23-25 °C. Jare pluvas po 1289 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en majo, malkulminas en januaro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Carrefour situas laŭ la marborda ĉefvojo al la proksima Portoprinco.




