Carrefour Pleyel (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Pleyel, Salle Pleyel kaj Saint-Denis Pleyel (pariza metrostacio).

Carrefour Pleyel
Stacio Carrefour Pleyel
Stacio Carrefour Pleyel
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Saint-Denis
Geografia situo 48° 55′ 12″ N, 2° 20′ 38″ O (mapo)48.9199419211042.3439261317253Koordinatoj: 48° 55′ 12″ N, 2° 20′ 38″ O (mapo)
Carrefour Pleyel (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Carrefour Pleyel (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Carrefour Pleyel
Carrefour Pleyel
Carrefour Pleyel
Situo sur mapo de Parizo kaj ĉirkaŭurbo
Map
Carrefour Pleyel
Ecoj
Trakoj 3
Kajoj 2
Tarifa zono 2
Jara trafiko 1 535 528 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 30-a de junio 1952
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 19-13
Metro-linio M13
vdr

Carrefour Pleyel [kaʁfuʁ plɛjɛl] (esperante Kruciĝejo Pleyel) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 13, en kvartalo "Plaine Saint-Denis" situanta en komunumo Saint-Denis, apud komunumo Saint-Ouen.

Stacio[redakti | redakti fonton]

La stacio estis malfermita en 1952 kaj konsistigis la finstacion de linio 13 ĝis la 26-a de majo 1976, kiam tiu branĉo estis plilongigita ĝis Basilique de Saint-Denis.

Ĝi ŝuldas sian nomon al samnoma kruciĝejo, kie historie kruciĝas du ĉefaj vojoj: la Nacia Vojo 14 (RN 14) kaj la Vojo de la Ribelo, kaj pli poste, alirvojoj al aŭtovojo A86.

La aŭstra piano-fabrikisto kaj komponisto Ignaz Josef Pleyel (1757-1831) fondis en Parizo muzik-eldonejon kaj en 1807 sian faman piano-fabrikon sur la loko de tiu kruciĝejo.

La varmarko Pleyel ankoraŭ ekzistas, sed la fabriko ne plu estas en Saint-Denis. Por memorigi tiun pasinton, urbo Saint-Denis donis la nomon Place des pianos (Placo de Pianoj) al apuda loko.

La stacio estis aranĝita en 1952 por utili kiel finstacio. Ĝi do enhavas du elir-vojojn en direkto al Parizo kaj plurajn vojojn por staciado aŭ manovrado, el kiuj unu donas aliron al subtera deponejo kaj riparejo por vagonaroj de la linio, nomita "Atelier de Pleyel".

Iuj vagonaroj venantaj de Saint-Denis - Université havas kiel finan celon la stacion Carrefour Pleyel, kio devigas vojaĝantojn elveturiĝi kaj atendi sur la sama kajo venontan vagonaron.

Alirejoj[redakti | redakti fonton]

  1. Place des Pianos (Placo de Pianoj): ŝtuparo
  2. Cap Ampère: ŝtuparo
  3. Bulvardo Anatole France: du ŝtuparoj (flankoj de paraj kaj neparaj numeroj)
  4. Bulvardo Ornano Centro Paris-Pleyel: ŝtuparo

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • RATP 139 255 274
  • N44

Proksime[redakti | redakti fonton]

  • Inĝenieraj centroj de Grupo EDF Cap Ampère, CEIDRE kaj nacia centro de elektra ŝarg-kontrolo , situantaj apud la stacio
  • Turo Pleyel
  • Diversaj organismoj ligitaj al publika sano situantaj en "Plaine Saint-Denis", kiaj "Agence française de sécurité sanitaire des produits de santé" (antaŭe: Agentejo de medikamento) kaj "Institut national de prévention et d'éducation pour la santé"
  • "Cité du Cinéma" (Civito de Kino), de reĝisoro kaj produktoro Luc Besson; inaŭgurita la 21-an de septembro 2012, ĝi troviĝas sur loko de antaŭa elektra uzino
  • Grava areo de entreprenoj el tercia sektoro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]