Trun GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cartatscha)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trun
Trun
Blazono de Trun
Trun
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Cadi/Disentis
Koordinatoj  46° 44′ 33″ N 8° 59′ 16″ O / 46.74250 °N, 8.98778 °O / 46.74250; 8.98778 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 33″ N 8° 59′ 16″ O / 46.74250 °N, 8.98778 °O / 46.74250; 8.98778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1173
Areo 43,07 km²
Alteco 861 m super marnivelo
Poŝtkodo 7166
Komunumkodo 3987
Mapo de Trun

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Trun (en la germana lingvo Truns) estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1173 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Trun situas en la centro de Surselva ĉe la bordo de la Antaŭa Rejno. Krom el la ĉefloko Trun la komunumo konsistas el la setlejoj kaj vilaĝoj Cumadé, Bardigliun, Campliun, Gravas, Caltgadira, Cartatscha, Flutginas, Darvella, Dadens kaj Zignau. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis al la kulmino de Piz Nadels kun alteco de 2789 m s.m., en nordo ĝis al Bifertenstock (romanĉlingva nomo Piz Durschin, kies kulmino kun alteco de 3421 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Sudoriento de Bifertenstock etendiĝas la Frisal-Glaĉero.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trun limas en nordo al la iama komunumo Linthal, kiu estas parto de la nuna komunumo Glaruso Sudo (Kantono Glaruso). En nordnordoriento kaj en oriento ĝi limas al Breil/Brigels, en nordoriento al Schlans, en sudoriento al Obersaxen, kaj en sudo kaj okcidento al Sumvitg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Truns situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 19, kiu kondukas de Ilanz tra Disentis kaj Oberalppasejo al Andermatt. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la linio de Retia Fervojo de Ilanz al Disentis. La stacidomo de Trun estas elirpunkto de diversaj poŝtaŭtolinioj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala kaj ĉefa lingvo de la komunumo estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 81% de la loĝantaro indikis kiel ĉeflingvo la romanĉan, kaj 15% la germanan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Trun datiĝas el la jaro 765 kiel Tauronto. Apud Crepault estis malkovrita setlejo el la Hallstatt-epoko de la 4-a jarcento a.K.. Crepault estis furmezepoko setlejo kun fortikaĵo kaj urbomuro kaj restaĵo de preĝejo. Mankas komplete skribaj informoj pri la tiama urbeto, kiu estis forlasita proksimume en la 9-a jarcento. En la jaro 765 episkopo Tello donacis la hodiaŭan komunumon al la Monaĥejo Disentis. Dum mezepoko Trun apartenis al la najbararo de Cadi. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 ĝis 1803 Trun estis la ĉefloko de la distrikto Rejnfonto kaj sidejo de la prefektejo de Kantono Retio. En la jaro 1851 ĝi fariĝis la sidejo de la distrikta tribunalo Antaŭa Rejno. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]