Cartellverband der katholischen deutschen Studentenverbindungen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Cartellverband der katolischen-deutschen Studentenverbindungen (ofte nur: Cartellverband, mallongigo: CV) estas germana tegmenta organizo de katolikaj studantaj samideanaroj, de korporacioj studentaj.

Germana poŝtmarko de 1986

Historio[redakti | redakti fonton]

Fundamento[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo de 19-a jarcento en Germanio furoris Kulturbatalo, la prusa ŝtato provis redukti la influon de la Katolika Eklezio. Kiel rezulto de tio, multaj katolikaj organizoj estis fonditaj por elteni tiun premon formante unuiĝintan fronton. Katolikaj studentoj de pluraj universitatoj en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando formis katolikajn samideanarojn. Tiuj katolikaj samideanaroj estis la posteuloj de neformalaj katolikaj kluboj, fonditaj fare de teologiaj studentoj. Ili estis formitaj laŭ la historiaj ekzemploj de la jam ekzistantaj komunumoj, kiel eluzado de tipaj koloraj rubandoj, reguloj de konduto, dumviva membreco kaj demokratia organizo, sed aldonis kiel ĉefa principo la fundamenton de katolika kredo.

En 1851 en Munkeno samideanaro nomita Aenania München estis fondita. Tiu samideanaro provis establi ligojn al aliaj katolikaj samideanaroj sur aliaj universitatoj. La 6an de decembro 1856, Aenania München formis aliancon kun la lastatempe fondita Winfridia Breslau de Vroclavo. Tiu formala alianco estis la naskiĝo de "Cartellverband". Ambaŭ samideanaroj dividis la samajn principojn, de religio, sciencemo kaj amikeco.

En 1864 Guestfalia Tübingen kaj Austria Innsbruck eniris al Cartellverband. Pli poste aliĝis ankaŭ Bavaria Bonn (fondo en 1844), en 1871 Alsatia Münster (renomo posta je Saxonia Münster), kaj Markomannia Würzburg, Hercynia Freiburg en 1873, Suevia Berlin en 1876; Rhenania Marburg kaj Burgundia Leipzig, ambaŭ en 1880, sekvis.

Tiuj novaj katolikaj samideanaroj, nomitaj Studentenverbindungen (studentaj korporacioj), alfrontis fortan reziston kaj de la pli maljunaj societoj de malreligiaj Burschenschaften kaj de la administradoj de la universitatoj mem. Al la katolikoj estis malpermesite eluzi publika la kolorojn kaj unu, Alsatia Münster eĉ estis devigita al provizora sinsuspendo. Tamen Cartellverband havis solidan kreskon de la nombro de la membroj.

En 1907 kvara principo pri patria (patrujo) estis aldonita al la aliaj tri pri flego de religio/scienco/amikeco. Sed la nova principo ne signifu limigon de membreco por homoj de aŭstra aŭ svisa origino; membris ankaŭ pluraj viroj el Belgio, Nederlando kaj Britio. Ekzemple, la 28an de februaro 1905 la unua amerikano, Irville Charles LeCompte, poste profesoro ĉe Yale, estis akceptita kiel membro de AV Rappoltstein, tiam en Strasburgo, nun en Kolonjo (KDStV Rappoltstein).

Ekde sia fondiĝo, Cartellverband nur akceptis en sia strukturo po unu samideanaron por universitato por plenumi la principon de unikeco. Tiuj samideanaroj, al kiuj estis neitaj, fondis aliajn ŝirmorganizaĵoj kiel Katholischer Deutscher Verband farbentragender Studentenkorporationen (KDV) dividante la samajn principojn kiel CV. En 1907 la principo de unikeco ĉealtlerneja estis aboliciita. Nun la antaŭaj membroj de tiuj ŝirmorganizaĵoj povis ekmembri ĉe Cartellverband, kiu strukture kaj membronommbre tre kreskis.

Dum la unuaj jaroj la membrosamideanaroj de la Cartellverband malrajtis akcepti membrojn sen atestilo pri sukcese trapasita abiturienta ekzameno., la germana ekvivalento de universitatenirejtaŭgeco. En tiuj tempoj abiturientekzameno malnecesis por studi ĉe teknikaj universitatoj. La samideanaroj de tiaj universitatoj akceptis tiajn studentojn. Tiuj samideanaroj fondis siajn proprajn organizojn ĉar ili ne povis akiri membrecon ĉe CV. Ĉar ĝi aboliciis la membriĝantaŭkondiĉon abiturientekzamena en 1904, tiuj samideanaroj povus ankaŭ eniri ĉe CV. Baldaŭ antaŭ Unua mondmilito, iamaj samideanaroj de Unitas-Verband, Alania Bonn kaj Cheruskia Tübingen ankaŭ rajtis CV-iĝi. Kelkaj pli malpli etaj samideanaroj kiel "Cartell katholischer Verbindungen an Tierärztlichen Hochschulen" (veterinaroj), "Verband Katholischer Studentenvereine" kaj "Cartell katholischer Verbindungen an Landwirtschaftlichen Hochschulen" (agrikulturistoj) sekvis. Tiumaniere CV iĝis la plej granda katolika organizaĵo en Germanujo kaj Austrujo.

La blazono de CV

Kulturbatalo[redakti | redakti fonton]

La katolikaj samideanaroj ĉiam renkontis riproĉojn endanĝerigi la akademian liberecon per katolika kredo sekvante ordonojn venantajn disde Vatikanurbo de sur la alia flanko de la Alpoj. Tial ili estis deklaritaj malamikoj de la Germana regno. Dum Kulturbatalo (1872-1887) la publika agado de CV estis limigita. Dum la akademia Kulturbatalo de 1903-1908 la situacio ŝanĝiĝis. Nun la katolikaj samideanaroj estis ĉefa celo de la atakoj de naciismaj kaj liberalaj uloj. 7199 membroj de la CV soldatis milite, kaj falis 1282. Post la milito CV ekzistis en sep ŝtatoj: Germanio, Aŭstrio, Svislando, Francio, Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio, sed baldaŭ la samideanaroj de Strasburgo devis forlasi Alzacon. Komuna sangoverŝado dummilite metis finon al kvereloj kaj en 1921 oni signis en Erlangen traktaton de honoro inter akademiaj organizoj. Nun ĉiuj samideanaroj traktis unu la alian kiel egalulojn.

Blanka ringo[redakti | redakti fonton]

La tiel nomita Weißer Ring estis organizo ene de la CV, ekzistante de 1908 ĝis 1923. La membroj estis la samideanaroj Bavaria Bonn, Burgundia München, Ripuaria Freiburg kaj Zollern Münster. Iuj aliaj samideanaroj simpatiis kun ili, ekzemple Guestfalia Tübingen, Rheno-Palatia Breslau, Rheno-Franconia München kaj Marco-Danubia Wien. Kiam en 1912 CV decidis ke ĉiu fratiano (membroj de malsamaj kluboj) cidiru unu la alian tiuj samideanaroj ne volis fari tion. Ĉar al ili estis neite malcidiri, ili komencis malcidiri ankaŭ al anoj de la sama klubo. Formala signo de la blanka ringo estis blanka dianto. Tiaĵoj malpermesitis en 1923.

Nacisocialismo kaj Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La ĉefunuiĝo jara (Cartellversammlung) de 1932 malpermesis al la membrojn de CV esti membro de NSDAP ĉar la germanaj episkopoj kontraŭbatalis la naziojn. Unu jaron poste, la rilatoj inter la germana ŝtato kaj Vatikanurbo pliboniĝis danke al konkordato. Nun ekzistis ne pli kialo de partianceo. Komenciĝi en 1933 procezo de paraleligo kaj samideanaroj devis evoluigi principon de gvidado simila al la partiaj organizoj de NSDAP kaj difini ligon sian al la nacisocialisma studentkomunumo. Kiel reago al tiuj procedoj, la aŭstraj samideanaroj kaj tiuj en Ĉeĥoslovakio forlasis CV fondonte Österreichischer Cartellverband (ÖCV) la 10an de julio 1933 respektive "Sudetendeutscher Cartellverband" (SCV) la 14an de junio 1933. Reunuiĝo neniam poste faritis.

La 31an de januaro 1934 la gvidado de la CV deklaris finita la katolikan orientiĝon de CV . La 27an de oktobro 1935 ekzekutiva komitato de CV decidis memneniigon. Nun nur la samideanaro Teutonia Fribourg en Svislando pluvivis. La 20an de junio 1938 la ceteraj strukturoj de la CV estis eliminitaj laŭ ordono de Heinrich Himmler. Ĉiuj posedaĵoj de la antaŭaj samideanaroj estis konfiskitaj. Kvankam la samideanaroj ne ekzistis plu, multaj el la antaŭaj membroj provis trovi neformalajn manierojn vivi laŭ siaj akademiaj tradicioj. Ekzistis neniuj unitariaj sintenoj. Inter la membroj de la CV estis multaj viktimoj de nacisocialismo sed ankaŭ kulpuloj .

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la milito, la samideanaroj provis reestabli sin. Tio estis malfacila kaj tre dolora procezo. Viktimoj de la nazia tiraneco renkontis tiujn kiuj detruis samideanarojn aŭ eĉ faris krimojn. En 1950 CV estis novvondita, sed ĝi ŝanĝiĝis. La samideanaroj en Aŭstrio ne revenis, tiuj en GDR, Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Ukrainio devis serĉi novan lokon ene de Okcidenta Germanio aŭ Aŭstrio.

CV-emblemo, kun kvar strioj por la kvar principoj

CV, ÖCV kaj la studentorganizo de Svislando proklamis amikecon per kontrakto la 10an de februaro 1963 en Innsbruck. CV estas fondmembro de la Eŭropa kristana korporaciaro studenta (EKV) en 1975. Ĝi ankaŭ estas membro ekz. de la Konsorcio de katolikaj organizoj (AGV), de "Pax Romana" (movado por intelektuaj kaj kulturaj aferoj) Hodiaŭ la germana (CV) kaj aŭstra (ÖCV) Cartellverband kune unuigas pli ol 177 aktivajn kaj 12 neaktivajn germanajn studentajn samideanarojn en Germanio, Aŭstrio, Svislando, Belgio, Francio, Hungario, Italio, Japanio, Pollando, Slovakio kaj Sirio. Hodiaŭ ili reprezentas 42,000 akademiulojn ĉie en la mondo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La Cartelverband estas konfederacio de individuaj samideanaroj kun egalaj gvidadoj, en duavica rilato, kio signifas ke la samideanaroj havas la plej grandan eblan aŭtonomion, ene de la kadro de la fundamentaj principoj de Cartellverband. Ĉiuj membrosamideanaroj havas egalajn rajtojn kaj devojn, aparte egalan voĉdonrajtojn. Nur en aferoj de protokolo, distingo estas farita surbaze de la historia dato de membreco de ĉe Cartellverband. Individuaj personoj sole memkompreble ne povas iĝi membro de Cartellverband. La tuto de aktiva studantoj formas "Studentenbund", la studintoj "Altherrenbund". En la kazo ke ekzistas en unu urbo pli multaj korporacioj estiĝas unietoj propraj (Ortsverbände), ekz. en Aachen (7 fratioj), Darmstadt (3), Freiburg im Breisgau (6), Hannover (3), Köln (7), München-Freising-Weihenstephan (10), Münster (7), Würzburg (6) Mainz, (3), Frankfurt am Main (4), Heidelberg (2), Berlin (4) Bonn (8) and Erlangen-Nürnberg (3). En proksimume 247 lokoj en Germanio kaj Aŭstrio, kaj en Bruselo, Luksemburgo, Parizo kaj New York ekzistas regionaj grupoj de individuaj membroj; tiajn rondojn, kiuj regule kunvenas, nomas oni Zirkel. La plej malnovaj rondoj tiaj ekzistas ekde 1876 en Koblenco Confluentia Koblenz.

Procesio dum la Kristkorpo-festo en Munkeno en 1960

Institucioj ene de CV[redakti | redakti fonton]

La supera leĝdona institucio estas Cartellversammlung (C.V.), la kunigo de ĉiuj membrosamideanaroj de la Cartellverband. Ĝi estas kunmetita de du ĉambroj, Studentenbund kaj Altherrenbund, reprezentante studentojn kaj eks-studentojn. Ĉiu samideanaro havas unu voĉdonon. Aldone al la renkontiĝoj, la programo dum Cartellversammlung konsistas el balo, solena festceremonio kaj diservo. Por geedzoj de membroj kaj amatinoj ekzistas paralela kultura programo.

Supera administra institucio estas la CV-konsilio (CV-Rat). Prezidanto estas la estro de Altherrenbund. La aliaj membroj estas la estro de la aktuala gvidanta korporacio (Vorortspräsident). Ekzistas pluraj aliaj institucioj kiel la sekcio de spirita asisto, la sekcio de financoj, la sekcio de akademia eduko kaj la laŭleĝa sekcio. Ĉiun jaron alia samideanaro aŭ loka grupo de samideanaroj prezidas la CV. Ili formas la Vorort-estraron konsistante el la prezidanto, la vicprezidanto kaj al responsuloj pri socialpolitiko, gazetara diskonigo, eksterlandaj kontaktoj kaj financoj. Ili aŭtomate publike reprezentas la tuton de CV por la tempo de kvar jaroj.

CV havas siajn proprajn tribunalojn sur regiona kaj nacia niveloj. Tiuj funkcias kiel honora senato. Cartellverband estas eldonisto de organo Academia kun kvin numeroj pojaraj. La unua numero aperis en 1888. Jen kelkaj aliaj institucioj:

  • CV-Akademioj
  • Eugen Bolz Stiftung (por apogi la demokratan edukon de akademiaj studentoj)
  • Felix Porsch-Johannes-Denk-fondaĵo (por finance subteni junajn sciencistojn en kaj ekster Germanio)
  • Alfons-Fleischmann-fondaĵo (por studenthejmstarigplanadoj en la iama GDR)
  • CV-Afrikahilfe (subtenas projektojn en Afriko kaj helpas al afrikaj studentoj en Eŭropo)

Principoj

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiu samideanaro de CV estas fondita sur kvar konsilaj principoj, nome:

  • religio: la membroj apogu publike la katolikan Eklezion
  • scientia: la okupiĝo pri akademia eduko normalu por ĉiuj membroj;
  • amicitia: flegendas dumviva amikeco inter ĉiuj membroj de la samideanaro
  • patria: patriotismo por la patrujo kaj Eŭropo

La samideanaroj de Cartellverband historie neniam praktikis akademian skermadon (Mensur) ĉar ĝi estis malpermesita fare de Apostola Seĝo. Akademia skermado estas kutime ofte ĉe liberalaj studentaj samideanaroj kiuj jam ekzistis en Germanlingvio. Pro tiu restrikto, katolikaj studentoj devis organizi sin en apartaj samideanaroj. La samideanaroj nur akceptas virojn en la organizon.

La moto de CV jenas: In necessariis unitas, in dubiis libertas, in omnibus caritas (unueco en neceso, libereco en duboj, karitao en ĉio). La CV-blazono estis dizajnita en 1921 fare de Joseph Weiß kaj Philipp Schumacher. La himno (Laßt ihr buntbemützten Scharen...) verkitis fare de Heinrich Gassert, membro de Hercynia Freiburg en 1885.

Konataj anoj[redakti | redakti fonton]

Multas ene de la membroj de CV (Germnujo) kaj ÖCV (Aŭstrujo) elstaruloj kaj intelektuloj.

El la vivantaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Benedikto la 16-a, Oscar Andrés Rodríguez Maradiaga, Walter Kasper, Friedrich Wetter, Peter Shirayanagi, Christoph Schonborn, Gebhard Fürst, Hubertus Brandenburg, Hans-Adam la 2-a (Liechtenstein), Katsura, Franz Fischler, Edmund Stoiber, Jürgen Rüttgers, Herwig van Staa, Armin Laschet, Erwin Teufel, Klaus Kinkel, Matthias Wissmann, Fritz Wittmann, Friedrich Merz, Rainer Barzel, Othmar Karas, Andreas Khol, Josef Pühringer, Anton Zeilinger, Wolfgang Schuster, Reinhold Ewald, Thomas Gottschalk, Christoph Metzelder, Elmar Mäder, Manfred Lütz.

El la mortintaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Pio la 12-a, Clemens August von Galen, Rupert Mayer, Jakob Kern, Aloisius Joseph Muench, Julius Döpfner, Josef Frings, Franz König, Theodor Innitzer, Corrardo Bafile,Leo Scheffczyk, Antonio Agliardi, Takamado, Heinrich Brüning, Philipp von Boeselager, Wilhelm Cuno, Kurt Waldheim, Heinrich Lübke, Wilhelm Miklas, Thomas Klestil, Konstantin Fehrenbach, Georg von Hertling, Ignaz Seipel, Otto von Habsburg, Otto Ender, Karl Vaugoin, Engelbert Dollfuß, Kurt Schuschnigg, Leopold Figl, Julius Raab, Josef Klaus, Prosper Poullet, Pierre Prüm, Franz Josef Strauß, Eugen Bolz, John Pius Boland, Hans Globke, Karl Lueger, Alois Mock, Reinhold Frank, Götz Briefs, Wilhelm Killing.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Florian Werr: Geschichte des Cartell-Verbandes der katholischen deutschen Studenten-Verbindungen. Paderborn 1890. 2. Auflage, Berlin 1900.
  • Wurm, Hermann Josef, Handbuch für den Cartellverband der katholischen deutschen Studentenverbindungen, 2. Auflage, Berlin, 1904
  • Die Ehrenmitglieder, Alten Herren und Studierenden des Cartellverbandes (C. V.) der katholischen deutschen Studentenverbindungen, M. Du Mont Schauberg, Strassburg im Elsass, 1913
  • Gassert, Heinrich, Alte und neue Burschenlieder für die Verbindungen des Cartell-Verbandes der katholischen deutschen Studentenverbindungen, Herder & Co, 1925, Freiburg im Breisgau
  • Weiss, Josef, An der Wiege der katholischen deutschen Studentenverbindungen. Neues von der Bonner Union 1847–53–55, Gesellschaft für CV Geschichte, München, 1930 (Der Weisse Turm 1)
  • Siegl, Engelbert, Satzung und Cartell-Ordnung des ÖCV, Wien, 1933
  • Stitz, Peter, Der akademische Kulturkampf um die Daseinsberechtigung der katholischen Studentenkorporationen in Deutschland und in Österreich von 1903 bis 1908, Gesellschaft für CV Geschichte, München, 1960 (Der Weisse Turm 3)
  • Ernst Lodermeier, Geschichte des Cartellverbandes der katholischen deutschen Studentenverbindungen, 3. Auflage, München, 1960
  • Stitz, Peter, Der CV 1919–1938: der hochschulpolitische Weg des Cartellverbandes der katholischen deutschen Studentenverbindungen (CV) vom Ende des Ersten Weltkrieges bis zur Vernichtung durch den Nationalsozialismus, Gesellschaft für CV-Geschichte, München, 1970 (Der Weisse Turm 4)
  • Popp, Gerhard, CV in Österreich 1864–1938, Hermann Böhlaus, Wien, 1984, ISBN 3-205-08831-X
  • Rill, Robert: CV und Nationalsozialismus in Österreich (= Veröffentlichungen des Internationalen Forschungszentrums für Grundfragen der Wissenschaften, Salzburg. N.F., Bd. 28). Geyer, Wien u. a. 1987
  • Friedhelm Golücke: Das Schrifttum des CV und ÖCV 1844–1980. Eine Bibliographie. Würzburg 1982, ISBN 3-923621-00-0.
  • Gesellschaft für Studentengeschichte und Studentisches Brauchtum e. V. (Hrsg.), CV-Synopse – Synoptische Darstellung der Deutschen Geschichte und der CV-Geschichte von 1815 bis 1955, München, 1993
  • Schieweck-Mauk, Siegfried, Lexikon der CV- und ÖCV-Verbindungen, Gemeinschaft für deutsche Studentengeschichte. Die Korporationen und Vereinigungen des Cartellverbandes der Katholischen Deutschen Studentenverbindungen (CV) und des Cartellverbandes der katholischen österreichischen Studentenverbindungen (ÖCV) in geschichtlichen Kurzdarstellungen, Würzburg: Gemeinschaft für Deutsche Studentengeschichte, 1997, ISBN 978-3-89498-040-5
  • Schieweck-Mauk, Siegfried, Der CV-Bestand im Diözesanarchiv Eichstätt, 8 Hefte (1988–1989) (Hochschulkundliche Arbeitshilfen [der Gemeinschaft für Deutsche Studentengeschichte], Archivfindmittel, 7–13); 9. Heft unter dem Titel „Der CV in den Jahren 1933 bis 1938“, Marl 2015 (Hochschulkundl. Arbeitshilfen, Heft 25), ISBN 978-3-945801-03-1
  • Schieweck-Mauk, Siegfried, Nochmals: Der CV und der Nationalsozialismus, in: Acta Studentica, 25. Jg., Folge 102, März 1994, S. 3–6
  • Schieweck-Mauk, Siegfried, „Durchhalten, so lange es geht!“ – Der CV und seine Verbindungen in der NS-Zeit, in: Alcimonen-Blatt [=Zs. der KDStV Alcimonia Eichstätt] 17/1997, S. 56–75 [= Vortrag, gehalten am 12. Oktober 1997 bei der Studentenhistorikertagung in Würzburg; abgeändert unter: Berücksichtigung der Eichstätter Verhältnisse]; [ähnlich, aber abgeändert unter Berücksichtigung einer korporationsfremden Leserschaft]: „Durchhalten, so lange es geht!“ – Der katholische Studentenverband CV im Dritten Reich, in: Globulus 5 (1997), S. 76–86; »Durchhalten, solange es geht!« – Ein katholischer Studentenverband im Dritten Reich: Der „CV“, in: GDS[=Gemeinschaft für Deutsche Studentengeschichte]-Archiv 4 (1998), S. 53–67
  • Schieweck-Mauk, Siegfried, Katholisch-deutscher Verband farbentragender Studenten-Korporationen (KDV), in: GDS[=Gemeinschaft für Deutsche Studentengeschichte]-Archiv 4 (1998), S. 159 f.
  • Schieweck-Mauk, Siegfried, Verband Alter CVer, in: GDS[=Gemeinschaft für Deutsche Studentengeschichte]-Archiv 4 (1998), S. 181–183
  • Schieweck-Mauk, Siegfried, Die studentenhistorische [Johannes Ev.] Stigler-Sammlung im Diözesanarchiv Eichstätt. In: GDS [= Gemeinschaft für Deutsche Studentengeschichte]-Archiv 5 (2000), S. 181–190
  • Gesellschaft für Studentengeschichte und Studentisches Brauchtum e. V. (Hrsg.), CV-Handbuch, 3. Auflage, Regensburg, 2000, ISBN 3-922485-11-1
  • Gerhard Hartmann: Der CV in Österreich – Seine Entstehung, Geschichte und Bedeutung. Lahn-Verlag, Wien 2011 (4. Auflage), ISBN 3-7840-3498-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]