Cartes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cartes
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39311
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 800  (2023) [+]
Loĝdenso 305 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 20′ N, 4° 4′ U (mapo)43.325555555556-4.0680555555556Koordinatoj: 43° 20′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 40 m [+]
Areo 19,02 km² (1 902 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cartes (Kantabrio)
Cartes (Kantabrio)
DEC
Cartes
Cartes
Situo de Cartes
Cartes (Hispanio)
Cartes (Hispanio)
DEC
Cartes
Cartes
Situo de Cartes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cartes [+]
vdr
Municipa teritorio de Cartes, norde de Kantabrio.

Cartes [KARtes] estas municipo en nordcentra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Besaya.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa strato.
Turego de Cartes.
Preĝejo de Sankta Maria, en Yermo.
Preĝejo de Sankta Maria, en Yermo.
Timpano de la preĝejo de Sankta Maria, en Yermo.
Riocorvo.

Ĝi limas norde kun Reocín, okcidente kun Mazcuerras, sude kun Los Corrales de Buelna kaj oriente kun Torrelavega.

La municipa ĉefurbo estas loĝloko Cartes, je 25 km de la regiona ĉefurbo Santandero.

La municipo Cartes esta sur la akso de la rivero Besaya, ĝuste en la influsferoj de du el la plej gravaj industriaj kernoj de la regiono: nome Torrelavega kaj Los Corrales de Buelna. Ĉefe pro tio ĝi estas unu de la plej dinamikaj urboj de Kantabrio, se paroli pri demografio, ĉar ĝi estas hejmo de konstante keskranta loĝantaro karakterizata pro sia juneco.​

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 19,02 km² estas 5 750 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Spite la perdon de loĝantoj pro rura amasmigrado aliloke, la municipo ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento, sed male ĝi akiris pli ol 4 000 dume.

La 5 750 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:

  • La Barquera, 24 loĝ.,
  • Bedicó, 48 loĝ.,
  • Cartes (ĉefurbo), 1 299 loĝ.,
  • Corral, 74 loĝ.
  • Mercadal, 56 loĝ.,
  • Mijarojos, 271 loĝ.,
  • Riocorvo, 160 loĝ.,
  • San Miguel, 99 loĝ.,
  • Santiago de Cartes, 3 442 loĝ.,
  • Sierra Elsa, 69 loĝ.,
  • Yermo, 66 loĝ.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Nuntempe pli gravas industrio kaj servoj, rilate ĉefe al Torrelavega kaj al la Aŭtoŝoseo de la Altebenaĵo.

El la historia kaj kultura heredo menciindas tri Havaĵojn de Kultura Intereso:

  • Preĝejo de Sankta Maria, en Yermo, monumento, romanika en kiu videblas erotaj figuroj sub la tegmento-rando.
  • Riocorvo, historia ensemblo el 1981.
  • Cartes, historia ensemblo el 1985. Elstaras la Turego de Cartes, nome fortikita domego trairata de la ĉefa strato.

Krome, ankaŭ ok muelejoj estis inkluditaj en 2003 en la Ĝenerala Katalogo de la Kultura Heredo de Kantabrio.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]