Cartirana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cartirana
loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 22612
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 0° 23′ U (mapo)42.531956-0.38215099999999Koordinatoj: 42° 32′ N, 0° 23′ U (mapo) [+]
Alto 857 m [+]
Cartirana (Provinco Ŭesko)
Cartirana (Provinco Ŭesko)
DEC
Cartirana
Cartirana
Situo de Cartirana
Cartirana (Hispanio)
Cartirana (Hispanio)
DEC
Cartirana
Cartirana
Situo de Cartirana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cartirana [+]
vdr

Cartirana [kartiRAna] estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la okcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Cartirana mem (857 msm) estas en la norda Valo Val Ancha. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Marteno.

Ĝi estis registrita jam en 1100.

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Cartirana suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Cartirana oni malaltiĝis ĝis nunaj 43 loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo.

Vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Marteno, la ermitejo de Sankta Lucia, fontanoj, lavujo, bestotrinkujo ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]