Kampara Antaŭeniga Fonduso Internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cary Fowler)
Kampara Antaŭeniga Fonduso Internacia
Rural Advancement Fund International (RAFI) / ekde 2001 ETC Group
Pat Mooney en 2005
Pat Mooney en 2005
organizaĵo
Komenco 1930-aj jaroj vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Val David, Kebekio, Kanado (kun pliaj oficejoj en la Filipinoj kaj Meksiko)
Tipo evolua neregistara organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo Kampara Antaŭeniga Fonduso Internacia - angle Rural Advancement Fund International (RAFI) - estas respektive daŭre estas evolua, senprofitcela ne-registara organizaĵo origine en Usono kaj Kanado, nun nur en Kanado, starigita precipe per Cary Fowler en Usono kaj Pat Mooney en Kanado. En 1985 al la du fondintoj de la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Ekde la 1-a de septembro 2001 ĝi havas novan nomon Action Group on Erosion, Technology, and Concentration (ETC) ("Agadgrupo pri Erozio, Teknologio kaj Koncentriĝo").

Nova, organizaĵo fondita en 1990 en Pittsboro, Norda Karolino, Usono, nomata Rural Advancement Fund International USA (RAFI USA), ne rekte rilatas, kvankam ankaŭ ĝi havas similajn celojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]