Casalmaggiore

| Casalmaggiore | |||||
| komunumo de Italio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Ŝtato | |||||
| Regiono | |||||
| Provinco | CR Kremono | ||||
| Geografia situo | 44° 59′ N, 10° 25′ O (mapo)44.98333333333310.416666666667Koordinatoj: 44° 59′ N, 10° 25′ O (mapo) | ||||
| Supermara alteco | 26 m | ||||
| Areo | 63 km² | ||||
| Loĝantaro | 14 974 (2023) | ||||
| Loĝdenso | 232 loĝantoj/km² | ||||
| Subdividaĵoj | Agoiolo, Camminata, Cappella, Casalbellotto, Fossa Caprara, Motta S.Fermo, Quattrocase, Roncadello, Valle, Vicobellignano, Vicoboneghisio kaj Vicomoscano | ||||
| Najbaraj komunumoj | Casteldidone, Colorno (PR), Martignana di Po, Mezzani (PR), Rivarolo del Re ed Uniti, Sabbioneta (MN) kaj Viadana (MN) | ||||
| Patrono | Karlo Borromeo | ||||
| Festa tago | 4-a de novembro | ||||
| Nomo de loĝantoj | casalaschi | ||||
| Poŝtkodo | 26041 | ||||
| Imposta kodo | B898 | ||||
| Kodo laŭ ISTAT | 019021 | ||||
| Telefona prefikso | 0375 | ||||
| Estro | |||||
| Retpaĝo | oficiala retejo | ||||
Casalmaggiore estas itala urbo, apartenanta al la provinco Kremono (Cremona) en la regiono Lombardio. Ĝi situas apud la rivero Po. Fine de 2023 en la komunumo vivis 14 974 loĝantoj.
Najbaras la komunumoj Casteldidone, Colorno (PR), Martignana di Po, Mezzani (PR), Rivarolo del Re ed Uniti, Sabbioneta (MN) kaj Viadana (MN).
Daŭripova urboplanado
[redakti | redakti fonton]Kiel multaj malgrandaj kaj grandaj italaj urboj, ĝi havas "dezertigitan" urbocentron ne okupata de homoj, sed de veturiloj, kiujn homoj uzas por moviĝi pli rapide de sia hejmo al la laboro kaj al butikcentroj ekster la urbo. Alfrontante ĉi tiujn problemojn, Comitato Slow Town komencis eksperimenti kun novaj manieroj uzi la stratojn de la urbocentro.
Por kontribui al sana kaj naturplena spaco por ebligi al infanoj piediri aŭ bicikli al la urbocentro kaj lernejoj, tiele ankaŭ reduktante la akustikan kaj aeran poluadon en la urbo, la urbo alkuraĝigis diversajn iniciatojn de civitanoj:
Ringvojo kaj metroo minuto
[redakti | redakti fonton]"Tangenziale dei bambini" estas piediranta/bicikla ringvojo kies itinero estas ekstreme sekura ĉar ĝi estas fermita al la trafiko kaj tial taŭga kiel vojo al lernejo kaj kiu unuigas ĉiujn ĉefajn lokojn de la urbocentro, krom esti ekipita per naŭ elirejoj.
"Metroo minuto"
[redakti | redakti fonton]Ĉiu elirejo havas ŝildon indikantan la nomon kaj numeron de la elirejo, bildojn de koncernaj cellokoj laŭ la itinero, metrojn kaj minutojn necesajn por atingi la cellokojn. Ĝi estis une adoptita de la urbo Pontevedro en Hispanio kaj poste reprenita ankaŭ en Italio de urboj kiel Firenze, Modeno, Cagliari[1].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Routes to school, sustainable mobility & urban regeneration in Casalmaggiore (Italy), EU Urban Mobility Observatory, EU-Komisiono, la 20-an de junio 2016.


